Kordobaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bildo de la Kordobaĵo.

Oni konas kiel Cordobazo (Kordobaĵo) gravan movadon de protesto okazinta en Argentino la 29-a de majo de 1969, en la urbo Kordobo, unu el la industriaj urboj plej gravaj el la landoj. Ties konsekvenco plej tuja estis la falo de la registaro de Juan Carlos Onganía, kaj post kvar jaroj, la reveno de la demokratio.

Popola insurekcio[redakti | redakti fonton]

Kordobaĵo (29-a de majo de 1969).

La politika kaj socia situacio generita de la decidoj de la registaro iom post iom akriĝis, kaj aperis protestoj kaj strikoj en la tuta lando. Ĉio ekis la unuajn tagojn de majo de 1969, kaj estis serio de strikoj kaj sindikataj asembleoj fare de diversaj labortendencoj kaj politikaj asocioj kordobaj (ne ĉiam koincidaj laŭ celoj kaj metodologioj), kiuj estis subpremitaj de las militistaj aŭtoritatoj kaj provincaj kaj ŝtataj de la diktatura registaro. Ĉiukaze ankoraŭ ne agadis la organizoj urbogerilaj kiuj tuj komencos sian agadon en la tuta lando (nome Montoneros, ERP, FAR, ktp).

Al la laborista movado kuniĝis poste studentaj grupoj ― MOR (Movimiento de Orientación Reformista), MURA (Movimiento Universitario de Reformismo Auténtico, antaŭaĵo de la Franja Morada) kaj politikaj branĉoj de maldekstro kaj de la UCR (Unión Civica Radical), kun loĝantaraj kaj civitanaj protestoj surstrataj kiuj venis el la industriaj areoj al la centro de la urbo kaj ĉiuj kontraŭstaris kontraŭ la polico kiu devis retiriĝi antaŭ la kreska iritado popola kontraxu la reĝimo diktatora. Je la 12:30 de la 29a de majo okazis la unua morto, nome radikalulo, kio eksplodigis plian proteston. Kolere la manifestaciantoj kontrolis la urbon, konstruis barikadojn ktp. Poste la insurekciantoj detruis diversajn ejojn kiaj Distrejo de Suboficiroj, incendiis la oficejojn de la usona entrepreno Xerox, de la franca Citröen, kaj diversajn dependaĵojn kaj administrajn kaj doganajn.

Subpremado[redakti | redakti fonton]

Agustín Tosco (1930-1975), sindikatestro de Luz y Fuerza, energio.

La diktatoro Onganía decidis sendi la armeon por subpremadi la manifestaciojn. Oni eniris en la sindikatejo de la CGT kaj oni arestis kaj poste oni ĵuĝis sindikatestrojn kiaj Agustín Tosco (1930-1975). Post plenumi la ordonojn la armitaj fortoj malakceptis pluigi la subpremadan politikon ordonita de Onganía. La diktatoro estis elpostenigita en junio de 1970 de la armeaj stabanestroj (suprema organismo de la memnomita Revolución Argentina), kiu nomumis la generalon Roberto Marcelo Levingston por okupi la postenon de la prezidento.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La Kordobaĵo markis gravan momenton en la historio argentina de la lastaj jardekoj. La CGT ricevis pliajn apogojn pro ties konfirmado kontruax la diktaturon. Tamen la ŝtato intervenis la sindikaton CGT.

Alifalnke la Kordobaĵo multobligis perfortajn manifestaciojn kaj kontruax la militista registaro kaj kontraŭ la sindikata burokrataro peronista en aliaj urboj de la lando, kaj estis eko por laborklasa tendenco en la fabrikoj, kiu pelis novajn elanojn al la laborisma movado. Simile la Kordobaĵo akcelis la kreskon de grupoj de maldekstro kaj armitaj aŭ terorismaj organizoj, kelkaj el kiuj derivis al armitaj politikaj organizoj ― inter kiuj la plej gravaj, la ERP (Revolucia Armeo de la Popolo), Montoneros, la FAR (Revoluciaj Armitaj Fortoj)―.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Balvé, Beba C.; Balvé, Beatriz S.: El '69: huelga política de masas: Rosariazo, Cordobazo, Rosariazo, Buenos Aires: RyR, 2005
  • Brennan, James: «Working class protest, popular revolt, and urban insurrection in Argentina: the 1969 Cordobazo», en la revista Journal of Social History, n.º 27, págs. 477-498, 1993.
  • Cena, Juan Carlos (compilación e introducción): El cordobazo: una rebelión popular, kun enkonduko de Osvaldo Bayer. Buenos Aires: La Rosa Blindada, 2000.
  • Cerolini, Pablo (idea y compilación) y Alejandro Reynoso (coordinación y compilación): En negro y blanco: fotografías desd el Cordobazo hasta el Juicio a las Juntas. Buenos Aires: Latingráfica, 2006
  • Carrera, Nicolás Iñigo: «Historia y lucha de clases: el Cordobazo 30 años después», en la revista Crítica de Nuestro Tiempo: Revista Internacional de Teoría y Política. Buenos Aires, año 8, n.º 21, págs. 134-145, sin año.
  • Dawyd, Darío, Sindicatos y Política en la Argentina del Cordobazo. El peronismo entre la CGT de los Argentinos y la reorganización sindical. 1968-1970, Buenos Aires, Pueblo Heredero, 2011.
  • González, Daniel: Agustín Tosco: el nombre del Cordobazo, con prólogo de Osvaldo Bayer. Buenos Aires: Capital Intelectual, 2006.
  • Moreno, Nahuel: Después del cordobazo. Buenos Aires: Antídoto, tercera edición, 1997.
  • Torres, Elpidio: El cordobazo organizado: la historia sin mitos. Buenos Aires: Catálogos, 1999.

Filmetoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]