Korea senarmea zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korea senarmea zono
Regiono
La landlimo inter la du Koreioj kaj la senarmea zono ambaŭflanke laŭlonge de ĝi
La landlimo inter la du Koreioj kaj la senarmea zono ambaŭflanke laŭlonge de ĝi

LandojNord-Koreio, Sud-Koreio
- koordinatoj38° 18′ 0″ N, 127° 16′ 12″ O (mapo)38.3127.27Koordinatoj: 38° 18′ 0″ N, 127° 16′ 12″ O (mapo)

Longo242 km (150 mi)
Larĝo4 km (2 mi)
Areo900 km² (90 000 ha)

Loĝantaro0
Denseco0 loĝ./km²



Korea senarmea zono
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Demilitarized Zone of Korea [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Korea Senarmea Zono (koree 비무장지대 Hanĵa 한반도:韓半島非武裝地帶; angle DeMilitarized Zone, komune konata per la akronimo: DMZ ) estas regiono kiu etendiĝas laŭlarĝe de la duoninsulo Koreio kaj servas kiel bufrozono inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. La senarmea zono estis kreita la 27-an de julio 1953, ĉe la fino de la Korea milito.

La senarmea zono etendiĝas laŭ la limo inter la du Koreoj kaj tiele dividas Koreion en du duonojn. Ĝia orienta ekstremo estas norde de la 38-a paralelo kaj ĝia okcidenta ekstremo estas sude de ĝi. Ĝi estas 242 kilometrojn longa, proksimume kvar kilometrojn larĝa kaj estas la plej forte armita limo en la mondo. Ĝia distanco de Seulo estas 52 kilometroj. Laŭlonge de la limo estas kaŝpafistpozicioj, minkampoj, bunkroj kaj pikdratoj malhelpantaj homojn eniri ĝin de kaj la nordo kaj la sudo. Ĉirkaŭ la sterila zono, la du landoj konservas preskaŭ du milionojn da soldatoj, kaj ankaŭ 37 mil usonaj soldatoj kaj granda grupo da observantoj de UN estas postenigitaj ĉirkaŭ ĝi.

Tuneloj[redakti | redakti fonton]

Sub la landlimo, Nord-Koreio fosis plurajn tunelojn supozeble por estontaj invado aŭ ŝteleniro. Kvar tuneloj estis malkovritaj, kie la plej fama estas la tria. La tunelo estis malkovrita en 1978 post kiam unu el la fosantaj laboristoj transfuĝis al Sud-Koreio kaj malkovris ĝian lokon. La longo de la tunelo estas 1 635 metroj, ĝia alto estas 1.95 metroj kaj ĝia larĝo estas 2.1 metroj, kaj ĝi estas je profundo de 72 metroj subtera. Post kiam la tunelo estis malkovrita, Nord-Koreio asertis ke fakte estas Sud-Koreio kiu fosis la tunelon, kaj post kiam la aserto estis kontraŭpruvita, ili asertis ke ĝi estis karbominejo kiu hazarde transiris la landlimon.

Komuna sekureca areo[redakti | redakti fonton]

La Joint Security Area (JSA) estis establita kiel ejo kie intertraktadoj povus okazi inter la Nordo kaj la Sudo. La sekureca zono estas ĝuste en la mezo de la senarmea zono. Ĉi tio estas la sola loko, kie koreanoj povas kontakti ĉiutage kaj klopodi por la paco de Koreio. Betona strio disigas la landojn kun soldatoj ambaŭflanke. Ekzistas ankaŭ diskutkabanoj kie la tabloj estas dividitaj en nordo kaj sudo. Proksime de la landlimo, Sud-Koreio starigis flagmaston 98 metrojn altan kaj 130 kg pezan, kaj sekve Nord-Koreio starigis pli altan flagmaston 160 metrojn altan kaj 270 kg pezan.

Okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

En januaro 1968, 31 nordkoreaj komandsoldatoj alivestitaj kiel soldatoj de la Sudo transiris la limon, en malsukcesa provo elimini la tiaman prezidanton de Sud-Koreio, Park Chung-hee. Ili sukcesis atingi ĝis Seulo antaŭ ol ili estis malkovritaj, kaj dum la ĉasado kiu finiĝis ili ĉiuj estis mortigitaj aŭ kaptitaj. 68 sudkoreaj soldatoj kaj civiluloj, same kiel tri usonanoj, mortis en la akcidento. En novembro 1984, sovetia turisto vizitanta la Komunan Sekurecan Areon kun nordkorea turisma grupo saltis trans la apartlinion kaj fuĝis al Sud-Koreio kriante ke li volis transfuĝi. En la peza interŝanĝo de pafado kiu disvolviĝis tie, soldatoj de ambaŭ flankoj estis mortigitaj, sed la turisto pluvivis.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la senarmea zono estas malpermesita por homoj, la naturo disvolviĝas en ĝi senĝena. La areo nun estas varia ekologia medio, kun multaj marĉoj, maldensarbaroj inter montetoj kaj kvar riveroj. En la pasinteco ĝi havis sufiĉe grandan loĝantaron de kamparanoj, kiuj vivtenis sin ĉefe per kultivado de rizkampoj. Dum la paso de la tempo, granda gamo da bestoj, inkluzive de birdoj kaj raraj plantoj, prenis la areon.

Laŭ takso de esploristoj, la senarmea zono havas pli ol 1 100 plantospeciojn kaj 51 mamulspeciojn, kio estas 67 procentoj de la faŭno de Sud-Koreio. Interalie loĝas tie aziaj nigrursoj, sovaĝaj katoj, malofta specio de ŝafoj kaj verŝajne ankaŭ specio de raraj tigroj. Daŭre ekzistas 83 specioj de fiŝoj kaj centoj da specioj de birdoj vivantaj en la areo, inkluzive de kelkaj precipe raraj: orienta plataleo, ruĝverta gruo kaj blankkola gruo.

Naturkonservadaj organizoj nuntempe laboras por deklari la zonon kiel protektita naturrezervejo post kiam plena paco estos establita inter la du landoj. La ideo konservi la senarmean zonon kiel protektitan ejon denove estis elvokita en la lastaj jaroj pro onidiroj, ke Nord-Koreio serĉas establi grandegan industrian parkon en la areo.

Profesoro Ka Chung Kim, entomologo el Sud-Koreio, proponis en artikolo publikigita en la scienca ĵurnalo Science, igi la lokon protektita rezervo por diversaj specioj de bestoj kaj plantoj kiuj estas en danĝero de formorto. Laŭ Kim, ne nur la procezo de konstruado de la rezervo plifortigos la ligojn inter la du Koreioj, sed ĝi ankaŭ levigos publikan konscion pri media konservado kaj kultivado en la tuta mondo. Samtempe, li turnis al "DMZ Forumo" de Unesko, organizo funkcianta en Usono, kun peto agnoski la areon kiel mondheredaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]