Korelo de Ducorps
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Cacatua ducorpsii | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Korelo de Ducorps (Cacatua ducorpsii) aŭ ankaŭ Kakatuo de Ducorps, Salomona korelo kaj Salomona kakatuo estas malgranda kakatuo endemio de Salomonoj. Tiu blanka kakatuo estas pli granda ol la Tanimbara korelo kvankam pli malgranda ol la blanka kakatuo. La specio estas ofta tra plimulto de la Salomonoj, foresta nur el Makira en la sudo. Ili vivas en malaltaj pluvarbaroj, duarangaj arbaroj, senarbigitaj areoj kaj ĝardenoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Salomona korelo estas ĉirkaŭ 30 cm longa. Ili estas ĉefe blankaj. Ili havas bluan okulringon kaj kuŝeman kreston, kiu similas velon en sia levita stato. Kiel aliaj membroj de la subgenro Licmetis, ĝi havas palan bekon.
Distribuado kaj populacio
[redakti | redakti fonton]La Salomona korelo estas abunda en ĉiuj insuloj en la arkipelago escepte ĉe Makira kaj ĉirkaŭaj insuloj.[1] Ornitologoj ĉirkaŭkalkulas, ke tiu birdospecio havas populacion de ĉirkaŭ 100 000 individuoj. Ĝi estis listigita kiel Malplej Zorgiga fare de la Internacia Unuiĝo por Naturkonservado.[2]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La Salomona korelo nestas en arbokavaĵoj. La ovoj estas blankaj kaj kutime estas du en ĉiu ovodemetado. La ovoj estas kovataj dum ĉirkaŭ 25 tagoj kaj la idoj forlasas la neston ĉirkaŭ 62 tagojn post eloviĝo.[3] Naturaj birdoj tipe reproduktiĝas de julio ĝis septembro.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ducorp's Corella (Cacatua ducorpsii). Alirita 2016-11-02 .
- ↑ BirdLife International (2018). "Cacatua ducorpsii". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22684823A130100557. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22684823A130100557.en. Alirita la 11an de Novembro 2021.
- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Rowley, Ian. (1997) Sandgrouse to Cuckoos, Handbook of the Birds of the World 4. Lynx Edicions. ISBN 9788487334221.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Arkivigite je 2015-07-02 per la retarkivo Wayback Machine Parrot Encyclopedia – Species Profiles
- "Cockatoo 'makes and uses tools'", Belfast Telegraph, 6a de Novembro 2012
| ||||||||||||||||||


