Koresponda membro
Koresponda membro (france membre correspondant, ruse член-корреспондент) estas membro de akademio aŭ alia similtipa organizaĵo: ekzemple, Akademio de Sciencoj. Kompare kun akademiano, ĝi estas subnivela membreco. Komence, la statuson de "koresponda membro" ricevis sciencistoj, kiuj povis partopreni en la laboro de la Akademio de Sciencoj (ĉefe per korespondado) sen ĝui la privilegiojn de plenaj membroj.
"Korespondaj membroj" estas kutime membroj, kiuj aŭ ne plenumas la formalajn kriteriojn por plena membreco, ekzemple, kiel eksterlandaj membroj, aŭ kiuj estis honoritaj per koresponda membreco.
Ĉi tiu titolo ekzistis aŭ ekzistas en Sovetio, GDR, Pola Popola Respubliko, Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, Francio, Ukrainio, Belorusio, Pollando, Rusio. [1]
Korespondaj membroj ekzistas ankaŭ en Akademio de Esperanto.