Korfloretoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korfloretoj estas specio de florplanto el la familio de papavacoj, kun origino en Siberio, norda Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Tie ĝi aperas en montaraj foliarbaroj, en altecoj de 30 ĝis 2400 metroj. Ĝi estas la sola specio de la monotipa genro Lamprocapnos sed ankoraŭ ofte estas nomata per sia malnova nomo Dicentra spectabilis,[1] nun indikita kiel sinonimo. Ĝi estas tre ŝatata en ĝardenoj kaj floristejoj pro ĝiaj korformaj rozaj kaj blankaj printempaj floretoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lamprocapnos

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Papavacoj Papaveraceae
Genro: Lamprocapnos
Specio: L. spectabilis
Lamprocapnos spectabilis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Se korflorosanganta koro estas taŭga nomo por unuopa floro la planton oni prefere nomu korfloretojlamprokapno spektinda. Pro la formo de siaj floroj, similaj al koroj kun larmo sube, ĝi akiris multe da diversaj popolaj nomoj: rompitaj koroj, sangantaj koroj, gutantaj koroj, ĝanetfloretoj, marifloretoj, terfumo kaj ankoraŭ aliaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La sukplenaj forte disbranĉiĝintaj, supreniraj tigoj portas grizverdajn foliojn, kiuj konsistas el pluraj, relative grandaj triopaj partfolioj. Bone kreskinta planto povas, post iom da tempo, okupi kvadratmetron. La trilobe kompundaj folioj forvelkas relative frue en la jaro kaj tiam montriĝas vaka loko en la ĝardeno. Ĝi floras de majo ĝis junio, foje jam en aprilo. La floroj mezuras maksimume 20 x 27 mm-ojn. Ili grupiĝas grapole, 3 ĝis 15 floretoj sur iom longa penda tigo. La du eksteraj, rozruĝaj spronaj kronfolioj formas la koreton dum la du internaj blankaj kronfolietoj finiĝas per larmo, kiu elstaras, elpendas, el la koro. La blankaj kronfolietoj kovras la stigmon kaj la stamenojn. La kromosomnombro estas 2n = 16.[2]

Tigo kun naŭ floretoj kaj iom da foliaro.
Floro blanka, rimarku la spronojn. En tiu ĉi blanka floro tre videblaj ĉar liberaj, ofte tamen, ĉe ruĝaj floroj, malgrandaj kaj ĉe florkorpo premitaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

En 1753 Karolo Lineo enigis ĝin en sian flaŭron, kiel Fumaria spectabilis. En 1847 ĝi fariĝis Dicentra spectabilis. [3]

Dum longa tempo do la korfloretoj estis konsiderataj aparteni al la Dicentroj, ĉar la floroj tre similas. Pro nekonforma anatomio de la semŝelo montriĝis necese korekti tion. Molekulgenetika esploro, en 1997, alportis la pruvon ke vere temas pri aparta genro. De tiam ĝi estas konata kiel sola specio en la genro Lamprokapno.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ne estas mirinde ke pro tiuj taksonomiaj necertecoj la sinonimoj abundas:

  • Capnorchis spectabilis (L.) Borkh.
  • Corydalis spectabilis Pers.
  • Dicentra spectabilis (L.) Lem.
  • Diclytra spectabilis (L.) DC.
  • Dielytra spectabilis (L.) G.Don
  • Dielytra spectabilis (L.) DC.
  • Eucapnos spectabilis (L.) Siebold & Zucc.
  • Fumaria spectabilis L. basónimo
  • Hedycapnos spectabilis Planch.​
  • Rimarkinde estas ke ĉiam revenas spectabilis (spektinda, mirinda) ... sed tio ankaŭ povas klariĝi kiel simpla kopiado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj specimenoj enkondukiĝis en Britio en la 1840-aj jaroj, de la skota botanikisto Robert Fortune.

Rimarku la spronojn kaj la foliaron.

Kvankam ĝi estas tre ofte renkontita ĝardenplanto, la korfloretoj nur tre malofte eskapas en la naturon por libere evolui. Laŭ Sabine Brandes, kiu esploris la fenomenon, ekzistas nur tre malmulte da stabilaj neofitoj.[4]

Kultivo[redakti | redakti fonton]

En nesekaj kaj mezvarmaj regionoj ĝi kreskas sub plena suno. En pli sekaj regionoj ĝi bezonos iom da ombro.

Afidoj (plantlaŭsoj), helikoj kaj limakoj foje atakas la foliojn.

Ĝi estas staŭdo[5] kaj oni do povas dum multaj jaroj, senintervene, lasi la radikaron sin evolui, kompaktiĝi. La radikoj estas tre rompiĝemaj kaj facile vundiĝas ĉe traktado.

Semoj kun blankecaj oleosomoj formiĝas en longaj guŝoj. Oni nepre devas semi ilin freŝaj, ili rapide perdas sian fekundecon dum sekiĝo.

Multobligo per ŝirdivido de radikaro prefere okazu printempe.

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Diversaj kultivaroj ekzistas, interalie "Alba" kun tute blankaj floroj kaj "Ora koro" el Hadspen Garden, Britio, en 1997, kiu havas flavajn foliojn, kiuj verdiĝas mezosomere.

Ora koro, speciale estas folikoloro, la floroj estas la kutimaj.
Blankaj korfloretoj

Uzo kaj utilo[redakti | redakti fonton]

La korfloretoj estas konsiderataj ornama planto en ĝardenaj florbedoj sed ankaŭ tranĉiĝas por en vazo ornami ĉambron. Pro ĝia ŝatateco la planto estas objekto de varia eksperimentado, kio montriĝas per kultivaroj. Estas logike ke la korfloretoj furoras ĉirkaŭ Sankta Valenteno.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

Kontakto kun la suko de la planto povas, ĉe iuj homoj, rezulti en irito de la haŭto, pro iuj alkaloidoj.

Fantaziaĵo[redakti | redakti fonton]

La du internaj petaloj vidiĝas kiam oni forpuŝas la du eksterajn. Tiam aperas la vir(in)eto bananta

Homoj kiuj ludis kun floro imagis vidi bildon de vireto (germanoj) aŭ virineto (britoj) en bankuvo. De tie la konataj popolaj nomoj: Lady in a bath kaj Männchen in der Badewanne.

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi teksto estas prilaboro de la vikipediaj artikoloj en angla, franca, germana, hispana, nederlanda kaj rusa kun aldono de propraj pliaj esploroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu "Dicentro spektinda" en Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, Bernhard Eichkorn - A. Gmeiner, 1988 - ISBN 90-70074311.
  2. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 427.
  3. De geïllustreerde Flora. M. Blamey, Chr. Grey-Wilson. Uitg. Thieme, 1984. ISBN 90-5210-059-4198. p. 128.
  4. Vorkommen und Verwilderung von Zierpflanzen in Dörfern dargestellt am Beispiel des westlichen Sachsen-Anhalt. In: Braunschweizer Naturkundliche Schriften, Band 4, Nr. 4, Okt 1995. S. 913-923.
  5. Vidu "staŭdo" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - ISBN 2-9502432-8-2 - SAT, Parizo, 2005 - p. 380