Kornél Ábrányi (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kornél Ábrányi
Kornél Ábrányi (pli aĝa)
Kornél Ábrányi (pli aĝa)
Persona informo
Naskonomo Eördögh Kornél
Naskiĝo la 15-an de oktobro 1822(nun 1822-10-15)
en Hungario Szentgyörgyábrány (Hungario)
Morto la 20-an de decembro 1903
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Fiumei Street Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Alajos Ábrányi
Frat(in)o Emil Ábrányi
Edz(in)o Clementina KatonaQ29511242
Infanoj Kornél ÁbrányiEmil Ábrányi
Profesio
Profesio komponistopianisto • muzikologo • muzikinstruisto
v  d  r
Information icon.svg

Kornél Ábrányi [Abríanji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ábrányi Kornél estis hungara komponisto, pianisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Petőfi. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis lászlófalvi kaj mikeföldi, lia origina familia nomo estis Eördögh [ordog] ĝis 1843. Liaj filoj estis (de la unua edzino) Kornél Ábrányi (pli juna) kaj Emil Ábrányi (pli juna), lia dua edzino estis Clementina Katona.

Kornél Eördögh [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1822 en Szentgyörgyábrány, li mortis la 20-an de decembro 1903 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Ábrányi hejme jam frue konatiĝis kun Márk Rózsavölgyi, János Lavotta, János Bihari kaj Károly Boka. En 1834 en Nagyvárad Ferenc Erkel inspiris lin al muzika profesio, li lernis pianludon. En 1843 li konatiĝis kun Franz Liszt, poste li studvojaĝis 2 jarojn al Germanio, Belgio, Nederlando, Francio, Anglio. Li konatiĝis kun Frédéric Chopin, poste li lernis en Vieno, poste en Pest (urbo) de Mihály Mosonyi. En 1847 li faris la unuan koncerton en Nacia Teatro de Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la administracio, sed li estis ankaŭ memservanta soldato. En 1860 li fondis la unuan hungaran muzikan revuon kaj redaktis ĝin ĝis 1876. Li multe strebis pri establado de Muzikakademio de Budapeŝto, ĝis 1883 li estis akademia sekretario, ĝis 1888 li instruis en la muzikakademio, poste li pensiuliĝis. Li verkis en pluraj gazetoj diversajn muzikajn kritikojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tanulmány Liszt Ferencz magyar koronázási miséje felett (Pest, 1869; germane en Lejpcigo)
  • Zenészeti aesthetika, elméleti s gyakorlati szempontból tárgyalva (1877)
  • Általános zenetörténet. Ábrákkal, hangjegyekkel és négy függelékkel. (1886, 1905)
  • A magyar zene sajátságai (1893)
  • A magyar zene a 19-ik században (1900) - ĉefverko

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Ábránd (1841, unua komponaĵo por piano)
  • A kis gróf szerelme (1877, muzika teatraĵo)
  • Tíz legkedveltebb népdalok és csárdások gyűjteménye (1852)
  • Hat eredeti zenekép Petőfi költeményeire (1866)
  • Chant de fleurs (1871)
  • Régi magyar hallgató nóta (1899)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]