Kornél Göllner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kornél Göllner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Göllner Kornél estis hungara kemiisto, apotekisto, instruisto.

Kornél Göllner [1] naskiĝis la 9-an de majo 1867 en Hungara reĝlando en Breznóbánya (nuntempa Brezno en Slovakio). Li mortis la 12-an de junio 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Göllner akiris farmacian diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1888. Post siaj studoj li estis apotekisto en Besztercebánya, poste en Troppau li laboris en farmacia uzino jardekon, fine li havis postenojn en diversaj farmaciaj uzinoj en Budapeŝto. En la sama urbo li ankaŭ instruis en farmacia faklernejo 18 jarojn. En 1903 li fondis farmacian fakrevuon, kiun li longe redaktis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Drogista gyakorlat (1931)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.