Kornél Preisich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kornél Preisich [prejziĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Preisich Kornél estis hungara kuracisto, infankuracisto, profesoro.

Kornél Preisich [1] naskiĝis la 15-an de junio 1869 en Szolnok. Li mortis la 1-an de januaro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Preisich devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1894. Post siaj studoj li laboris en hospitalo pri infanoj en Budapeŝto ĉe János Bókay. En 1900 li studvojaĝis unu jaron helpe de stipendio al Parizo. En 1904 li iĝis ĉefkuracisto en grava hospitalo, en la sekva jaro li ankaŭ instruis en la menciita universitato en instrua rango privata profesoro. En 1908 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn. Dum Hungara Sovetrespubliko li laboris plu en la malsanulejo, tial poste li estis akuzita dum 3 jaroj. tamen li kuracadis ekzemple infanojn de Sándor Bródy. En 1930 li estis nomumita titulara eksterordinara profesoro. Dum la nazia erao li kaŝiĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyermekgyógyászati kompendium (1899)
  • Az angolkórság (1908)
  • Általános haematológia (1908)
  • A gyermekkori betegségek therápiája
  • Önéletrajz (Membiografio), (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]