Kornél Zempléni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Zempléni
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1922 (1922-09-04)
en Debrecen
Morto 22-an de julio 2013 (2013-07-22) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Emmi Varasdy
Infanoj Tamás Zempléni • Mária Zempléni
Okupo
Okupo pianisto • piano instruisto
vdr

Kornél Zempléni, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zempléni Kornél estis hungara pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Kornél Zempléni [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1922 en Debrecen, li mortis la 22-an de julio 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Zempléni frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1940-1946. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ernő Dohnányi, Béla Böszörményi-Nagy, Albert Siklós kaj Rezső Kókai (komponisto). Jam dum la studentaj jaroj en 1943 li atingis la duan lokon en pianokonkurso, post la 2-a mondmilito lia pianista kariero komenciĝis enlande kaj en la tiamaj socialismaj landoj. Inter 1947 kaj 1964 li instruis en muziklernejoj en Budapeŝto, poste en la Muzikarta Altlernejo ĝis 1983. En la 2 lastaj jaroj li estis katedrestro. Li instruis en Arta Akademio de Osako inter 1984-1986. Li ricevis premiojn inter 1954-2008.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]