Korno (distrikto Beroun)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korno |
| Korno | |
| municipo | |
Korno | |
|
|
|
| Oficiala nomo: Korno | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono |
| Distrikto | Distrikto Beroun |
| Administra municipo | Beroun |
| Historia regiono | Bohemio |
| Montaro | Hořovica montetaro |
| Rivero | Berounka |
| Situo | Korno |
| - alteco | 350 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 55′ 16″ N 14° 07′ 55″ O / 49.92111 °N, 14.13194 °O (mapo) |
| Katastro | 5,17 km² (517 ha) Korno |
| Loĝantaro | 123 (2025) |
| Denseco | 23,79 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1360 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 267 27 |
| NUTS 3 | CZ020 |
| NUTS 4 | CZ0202 |
| NUTS 5 | CZ0202 533793 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de municipo | 1 |
| Bazaj setlejunuoj | 1 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
| Retpaĝo: www.korno.cz | |
Korno estas malgranda municipo en Ĉeĥio troviĝanta en Mezbohemia regiono, en distrikto Beroun, proksimume 7 km sudoriente de urbo Beroun. Ĝi etendiĝas sur suda deklivo de nealta monteto en supermara alteco 345–375 m. La areo de la vilaĝa katastro estas 5,18 km². En la vilaĝo vivas 123 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karlštejn, Tetín, Srbsko, Měňany kaj Liteň.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova informo pri certa Předvoj el Korno (Prziedwoy de Korna) datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1360. En la supra parto de la vilaĝo staradis verŝajne jam ekde la 14-a jarcento burgaro, unuafoje menciita en 1540 jam kiel dezertiĝinta. La lokon de burgaro arkeologie esploris en la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento Václav Krolmus, lastaj restaĵoj malaperis dum konstruado de familiaj domoj post la jaro 1980. En la supra parto de vilaĝa placo staras novromantisma kapelo el la 19-a jarcento.
En la ĉirkaŭaĵo de Korno, precipe super rivero Berounka troviĝas multnombraj karstaj formacioj, krom aliaj 40 m profunda abismo kun lageto sur la fundo. Nordoriente de la vilaĝo estis konstatitaj restaĵoj de ĝis nun neesplorata praepoka burgejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 210 |
| 1880 | 221 |
| 1890 | 203 |
| 1900 | 209 |
| 1910 | 229 |
| 1921 | 221 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 201 |
| 1950 | 200 |
| 1961 | 126 |
| 1970 | 122 |
| 1980 | 113 |
| 1991 | 82 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 91 |
| 2011 | 97 |
| 2014 | 99 |
| 2016 | 102 |
| 2017 | 105 |
| 2018 | 110 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 118 |
| 2020 | 124 |
| 2021 | 128 |
| 2022 | 124 |
| 2023 | 120 |
| 2024 | 124 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 123 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭtobusa haltejo en Korno


