Kornopapago
Kornopapago (E. cornutus) | ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Eunymphicus cornutus | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Kornopapago (Eunymphicus cornutus) estas specio de papagoj en la familio Psittaculidae. Tiu mezgranda papago estas endemia de Nov-Kaledonio. La aludo al "korno" rilatas al du nigraj longaj plumoj kun ruĝaj pintoj elstaraj el la kapo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Kornopapago estis formale priskribita en 1788 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en lia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus cornutus.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "horned parrot" kiun priskribis kaj bildigis en 1781 la angla ornitologo John Latham en sia A General Synopsis of Birds. La specimeno de Latham estis akirita en Nov-Kaledonio dum la unua vojaĝo de la kapitano James Cook al la suda Pacifika Oceano. La specimeno formis parton de la kolekto de Joseph Banks.[2]
La Kornopapago estas nun metita kun la Uvea papago en la genron Eunymphicus, kiun enkondukis en 1937 la usona ornitologo James L. Peters.[3][4] La genronomo kombinas la grekan eu kun la signifo "vera" kaj la genronomon Nymphicus, kiun enkondukis en 1832 Johann Georg Wagler por la Nimfiko. La specia epiteto cornutus estas Latina kun la signifo "kornohava".[5]
En 1998, oni trovis pere de DNA studoj, ke Eunymphicus cornutus, la kornopapago, kaj Eunymphicus uvaeensis, nome Uvea papago, estis du apartaj specioj.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Plenkreskaj birdoj kutime estas proksimume 32 cm longe, inkluzive de la vosto. Kiel multaj papagoj, la kornopapago estas ĉefe verda. Ĉi tiu papago havas flavecan nukon kun nigra kaj ruĝa vizaĝo kaj bluetajn flugilojn kaj voston. Ĝia plej frapa trajto estas dupluma nigra kresto, kun la krestaj plumoj pintita per ruĝo.
Ĝi faras nazan kontaktalvokon "ĥo-ĥut", kaj ankaŭ faras ampleksan gamon da kriegoj kaj subridetoj.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La kornopapago estas endemia de Nov-Kaledonio. Ĝi preferas pluvarbarojn kaj laŭrarbarojn, sed akceptas veprejojn aŭ savanojn. Ĝi vivas en humidaj pinarbaroj sur Nov-Kaledonio, precipe kiam ĉeestas Agathis kaj Araucaria pinoj.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Malgrandaj familigrupoj, aŭ paroj, manĝoserĉas en la kanopeo por sia dieto de nuksoj kaj semoj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kornopapagoj nestumas aŭ sur aŭ proksime de la tero, kaj ankaŭ en kavaj arbotrunkoj, aŭ nestas kavaĵojn en mortaj arboj. Malofte inter papagoj, oni raportis, ke kornopapagoj kunhavas nestojn. La nombro de ovoj demetitaj estas kutime 2-4. La kovado daŭras 21-22 tagojn (en kaptiteco) kaj la tempo de eloviĝo ĝis elnestiĝo estas proksimume 5 ĝis 6 semajnoj (denove, en kaptiteco).[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Latham, John. (1781–1785) A General Synopsis of Birds 1, Part 1. London: Printed for Benj. White.
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 26a de Junio 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 152 kaj 118. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Horned Parakeet (Eunymphicus cornutus) - BirdLife species factsheet. Alirita 2016-02-28 .
- ↑ Horned parakeet videos, photos and facts - Eunymphicus cornutus. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-02-28 .
Ĉefaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne, Victoria: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
- Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- * Platycercini. Atlas of Living Australia.
| ||||||||||||||||||


