Kornvala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kornvala lingvo
Kernewek, Kernowek
Mapo de la historia malkresko de la rando de la malnova kornvala lingvo.
Mapo de la historia malkresko de la rando de la malnova kornvala lingvo.
Parolata en Britio
Parolantoj 600
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Kelta
Britona
Kornvala
Oficiala statuso
Reguligita de Keskowethyans an Taves Kernewek
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kw
  ISO 639-2 cor
  ISO 639-3 cor
  Glottolog corn1251
Angla nomo Cornish
Franca nomo cornique
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La kornvala lingvo (kornvale Kernowek) estas kelta lingvo de la britona branĉo, tre proksima al la bretona lingvo. (La bretonoj de Francio estis kornvalanoj, kiuj transiris la maron en la 6-a jarcento.)

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni kutimis aserti, ke la lasta flua parolanto de la kornvala estis iu virino, nome Dolly Pentreath, kiu mortis en 1777, sed tio ne plu estas kredebla. Estas diversaj raportoj, ke ankoraŭ en 1875 troviĝis kelkaj parolantoj, kaj eĉ en 1906. La laste menciita estis virino nome Alison Tregenning, sed dum ŝia vivo la revigligo de la lingvo jam progresis. Resume, ŝajnas, ke la lingvo neniam estis tute forgesita. La revivigo komenciĝis en la 19-a jarcento precipe per la klopodoj de du elstaraj gvidantoj: Henry Jenner kaj Robert Morton Nance. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, Jenner eldonis lernolibron kun la titolo A Handbook of the Cornish Language (Manlibro de la kornvala lingvo). Sekvis lernolibro verkita de Nance: Cornish for All (Kornvala por ĉiuj) (1929), kaj Lessons in Spoken Cornish (Lecionoj en parola kornvala) de A. S. D. Smith (1931). La rezulto de tiuj klopodoj estis estiĝo de tiel nomata Unuigita kornvala. Kelkaj opiniis, ke tiu formo de la lingvo estas tro rigida kaj arkaika, do kreiĝis iom reformita formo nomita Moderna kornvala.

En 1986 la plimulto de la kornvalaj asocioj kaj instancoj adoptis normigitan formon, kiun oni nomis Komuna kornvala. Ĉar ĉiuj tiuj formoj temas pri la skriba lingvo, tiuj diferencoj tute ne malhelpas komunikon inter parolantoj de la kornvala. La plimulto de la parolantoj devenas de la pli aĝa generacio, sed la lingvo nun estas instruata al infanoj en kelkaj unuagradaj kaj duagradaj lernejoj. En la printempo de 2008, oni taksis, ke 2000 homoj flue parolas la kornvalan, kaj kelkaj personoj sub la aĝo de 30 jaroj estas edukataj kiel denaskaj parolantoj. Oni neniam povus supozi, ke la plimulto de la loĝantoj en Kornvalo iam parolos la kornvalan anstataŭ, aŭ kune kun, la angla, sed unu el la plej gravaj britaj lingvistoj, nome David Crystal, opinias, ke restos malgranda, sed influhava minoritata komunumo, kiu konservos la lingvon.

La 5-an de novembro 2002 la brita registaro agnoskis la kornvalan kiel unu el la lingvoj inkludindaj laŭ parto 2 de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj, kaj deklaris, ke ĝi intencas registri ĉi tiun decidon ĉe la Konsilio de Eŭropo.

Kornvala kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kimura Goro Christoph partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj.[1] En ĝi li prezentas la kornvalan lingvon kiel minoritata kaj disa en sia regiono same kiel Esperanto, kun kiu ĝi havas aliajn similaĵojn. Dekomence oni devas agnoski la karakteron de la kornvala kiel planlingvo por revivigo de iama lingvo, ne kiel la hebrea, ĉar ĝi ĝuis prestiĝon kaj komunikan bezonon, kio mankas al la kornvala, kiu nur en la 21-a jarcento sukcesis havi oficialan agnoskon. Simile (ne same) kiel ĉe Esperanto, ankaŭ la kornvala kreis "regionan lingvon sen denaskulara kerno", kaj tio pere de "kursoj, kluboj, kunvenoj kaj seminarioj"; tiele aperis originala literaturo kaj organizo por familio, nun same kiel ĉe Esperanto. Oni indikas kvar komunajn trajtojn por ambaŭ lingvoj: volontuleco, ne-etneco (multaj lernantoj de la kornvala ne estas kornval-devenaj), ne-teritorieco (ĉar la kornvala estas disa en apartaj lokoj) kaj interna ideo, anstataŭ "ekonomia aŭ profesia neceso", sed por la kornvala konsistas en liberigo de la regiono "de la nuntempa marĝeneco".[2] Aliaj hazardaj similaĵoj estas la kreiva aliro al la lingvo kaj la kontribuo de iu Tonkin, nome Thomas Tonkin (1678-1742), estante Humphrey Tonkin mem kornvaldevena. Pro ĉio tio la aŭtoro proponas ke Esperanto lernu el la kornvala fari sociologiajn kaj lingvokapablajn studojn, dum la kornvala lernu el Esperanto fronti la skismojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Geoffrey Sutton, Konciza Historio pri la Kornvala Lingvo kaj ĝia Literaturo, 1969

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 171-177.
  2. Kimura Goro Christoph, La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝoj 171-177.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]