Kornvala muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kornvalo estas Britia regiono hodiaŭ tre angligita, sed ĝiaj originaj Keltaj tradicioj denove ekfloris en la 20-a jarcento, kaj pro la loka revivigado de la Kornvala lingvo kaj pro la ĝenerala "reradikiĝo" (roots revival) ene de la tutmonda muziko.

Kornvalaj muzikistoj uzis plurajn tradiciajn muzikilojn Keltajn, aldone al importitaj mandolinoj, banĝoj kaj akordionoj. La kroeder kroen, Kornvala ekvivalento de la Irlanda bhodhrán (tamburspeco), restas popularega ekde multaj jaroj.

La Kornvala dancomuziko aparte famas pro la "kusena danco" de la 19-a jarcento. Ĝi kreiĝis surbaze de malnova melodio uzita dum dancado je la Franca kortumo.

Antaŭe oftis Kornvalaj muzikfestivaloj troyl, kiuj similas al la parencaj fest-noz Bretonaj.

Kantistoj kantintaj Kornvalalingve inkluzivas Richard Gendall kaj Brenda Wootton. Inter Kornvalaj bandoj tute aŭ parte uzintaj sian antikvan lingvon, troviĝas Anao Atao kaj Dalla (ambaŭ keltastilaj), Skwardya (roko), Krena (roko kaj punko), Sowena (ĵazo), Covath (popola muziko revivigita), kaj Bolingey Troyl Band (dancomuziko).

Referenco

  • Kenny MATHIESON: "Wales, Isle of Man and England". 2001. En Kenny Mathieson (red.), Celtic music, paĝoj 88-95. Backbeat Books. ISBN 0-87930-623-8 (anglalingva)