Kornvala naciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la "flago de Sankta Pirano", flago de Kornvalo
la kornvala politika partio Mebyon Kernow protektas la kreon de Kornvala asembleo. (Britio montrita verde)

Kornvala naciismo estas kultura, politika kaj socia movado kiu serĉas la rekonon de Kornvalo - la sud-okcidenta parto de la insulo de Britio - kiel nacio aparta de Anglio. La movado precipe baziĝas sur tri ĝeneralaj argumentoj:

  • Ke Kornvalo havas keltan kulturan identecon apartan de tiu de Anglio, kaj ke la kornvalanoj havas nacian, civitan aŭ etnan identecon apartan de tiu de angloj;
  • ke al Kornvalo devus esti koncedita grado de aŭtonomeco, precipe en la formo de kornvala nacia asembleo;
  • kaj ke Kornvalo estas jure teritoria kaj konstitucia duklando kun la rajto vetoi kontraŭ leĝoj de la brita parlamento, ne simple graflando de Anglio, kaj neniam estis formale integrigita en Anglion tra akto de kuniĝo.