Korodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusto, plej bone konata ekzemplo de korodo.

Korodo[1] estas ago aŭ fenomeno per kiu la surfaco de io estas kemie difektita. En la taga lingvouzo ĝi rilatas al ioma post ioma detruado de io.

La plej bone konata speco de korodo estas la difektado de metalsurfacoj per oksigeno kaj akvo en la aero, kiaj la rustado de fero kaj la verdiĝado de kupro. Tamen, ankaŭ en akva medio kaj kun alta temperaturo eblas korodo. Tiu ĉi ankaŭ koncernas ceramikajn materialojn kaj plastojn.

Korodo alportas sekurriskojn ( ruiniĝo de portantaj konstruaĵoj ) kaj grandajn elspezojn. Tial oni klopodas haltigi aŭ malrapidigi la procezon per certaj inhibantoj.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.611

Vidu ankaŭ

Rustorezista ŝtalo