Koromandela Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la Koromandela Duoninsulo.
Insuloj Motukavao kaj Golfo Hauraki el ĉe Colville.
Golfo Vaikavau ĉe la Koromandela Duoninsulo.
Tairua, Koromandela Duoninsulo.
Vido el Golfo Mercury el ŝoseo Tairua-Whitianga ĉe Koromandela Duoninsulo.
Pluvarbara rezervejo, interne de la Koromandela Duoninsulo.

La Koromandela Duoninsulo, en angla Coromandel Peninsula kuŝas en la Norda Insulo de Novzelando. Ĝi estas parto de la Regiono Vaikato kaj de la distrikto Thames-Coromandel kaj etendas 85 kilometrojn norde el la okcidenta pinto de la Golfo Plenty, formante naturan barieron por protekti la golfajn areojn de la Golfo Hauraki kaj la Firth of Thames okcidente de la Pacifika Oceano al oriente. Je ties plej larĝa pinto, ĝi estas 40 kilometrojn larĝa. Preskaŭ la tuta populacio loĝas en la mallarĝaj strioj laŭlonge de la marbordoj de la golfoj Hauraki kaj Plenty. La plej granda urbo el la lando nome Auckland, kuŝas ĉe la plej malproksima bordo de la Golfo Hauraki, 55 kilometrojn okcidente. Tiu duoninsulo estas klare videbla el la urbo dum bona vetero.

Origino de la nomo

La Koromandela Duoninsulo estis nomata laŭ la ŝipo HMS Coromandel, nome ŝipo de la Britia Reĝa Mararmeo, kiu haltis ĉe la haveno de Koromandelo en 1820 por aĉeti produktojn el agatido kaj la ŝipo mem ricevis sian nomon el la Koromandela Marbordo de Barato.

Geografio

Tiu duoninsulo estas dekliva kaj monteteca, kaj estas tre kovrita de moderklimataj pluvarbaroj.

Loĝantaro

Industrio kaj ekonomio

Transporto

Fiŝkaptado

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 36° 50′ S 175° 35′ O / 36.833 °S, 175.583 °O / -36.833; 175.583 (mapo)