Saltu al enhavo

Koronaria kormalsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koronaria kormalsano
malsano
vdr

Koronaria kormalsano (el la antikva greka κορώνα korona : "krono", "girlando"; mallonge CHD, ankaŭ (kronika) iskemia kormalsano, IHK) estas malsano de la koronariaj vaskuloj (koronariaj arterioj).[1]

Koronaria arteria malsano, ankaŭ konata kiel koronaria kormalsano, iskemia kormalsano, ateroskleroza kormalsano, kaj ateroskleroza kardiovaskula malsano, implicas reduktitan sangofluon al la kormuskolo pro la amasiĝo de aterosklerozaj plakoj en la arterioj de la koro. [2][3][4] Ĝi estas la plej ofta el la kardiovaskulaj malsanoj. [5] Ĝiaj tipoj inkluzivas brustan anginon, malstabilan anginon, akutan miokardian infarkton kaj subitan kormorton. Tipa simptomo estas brustodoloromalkomforto, kiu povas moviĝi al la ŝultro, brakoj, dorso, kolomakzelo. [6] Foje, ĝi povas sentiĝi kiel pirozo. Simptomoj kutime okazas kun ekzercado aŭ emocia streso, daŭras malpli ol kelkajn minutojn kaj pliboniĝas kun ripozo. [6] Spirmanko povas okazi, kaj foje ne estas simptomoj. Koratako kutime estas la unua indiko. [2] Aliaj komplikaĵoj inkluzivas korinsuficiencon aŭ korritmajn perturbojn.[2]

Koronaria insuficienco estas termino uzata por priskribi la redukton aŭ kompletan ĉesigon de koronaria sangofluo kun neadekvata oksigeno kaj nutraĵoj al la miokardio. Koronaria insuficienco povas esti kaŭzita de spasmo, ateriosklerozatromboza stenozo, dissekcio de koronaria arterio, fibrozo pro prolifera inflamo, kunpremo de angio per adheraĵo, tumoro aŭ fremda korpo. En maloftaj kazoj, koronaria insuficienco estas asociita kun la ĉeesto de denaska ŝunto inter la koronariaj kaj pulmaj arterioj, kun sango ŝuntata en la pulman cirkuladon.

Koronaria insuficienco estas la patogeneza bazo de iskemia kormalsano, sed oni observas ĝin ankaŭ en aliaj malsanoj kun difekto de la koronariaj arterioj (koronarito ĉe vaskulito kaj miokardito, stenozo de la koronariaj arteriaj orificoj ĉe aortito kaj aortaj kordifektoj, ktp.).

Akuta koronaria insuficienco estas kaŭzata de subita interrompo de koronaria sangofluo kaj povas konduki al la evoluo de miokardia infarkto.

Kronika koronaria insuficienco estas asociita kun malrapide kreskanta stenozo de la koronaria arterio kaj manifestiĝas per atakoj de brustangoro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2010) Biomaterials for clinical applications. New York: Springer. ISBN 978-1-4419-6920-0.
  2. 2,0 2,1 2,2 Coronary Artery Disease (CAD) (12 March 2013). Arkivita el la originalo je 2 March 2015. Alirita 23 February 2015 .
  3. (2011) Global atlas on cardiovascular disease prevention and control. World Health Organization, p. 3–18. ISBN 978-92-4-156437-3.
  4. Ischemic Heart Disease. Alirita 2 February 2019 .
  5. (January 2015) “Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990–2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013”, Lancet 385 (9963), p. 117–71. doi:10.1016/S0140-6736(14)61682-2. 
  6. 6,0 6,1 What Are the Signs and Symptoms of Coronary Heart Disease? (29 September 2014). Arkivita el la originalo je 24 February 2015. Alirita 23 February 2015 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]