Koropuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koropuna
stratovulkano
supermara alteco

6 425 m

Geografia situo 15° 31′ S, 72° 39′ U (mapo)-15.520277777778-72.657222222222Koordinatoj: 15° 31′ S, 72° 39′ U (mapo) f4
Koropuna (Peruo)
Koropuna (Peruo)
DEC
Koropuna
Koropuna
Situo de Koropuna
Map
Koropuna
vdr
Aera vido de Koropuna el la sudo.

Koropuna, KoropunoCoropuna estas dormanta[1] vulkano en la sudaj peruaj Andoj apartenantaj al la Centra Vulkana Zono; ties pinto atingas alton de 6 377 m super marnivelo.[2][3] La vulkano, situa je 155 km el Arequipa, estas ĉefe el lafofluaĵoj en sia fundamento formita de ignimbrito el Mioceno. Koropuna estis aktiva dum almenaŭ kvin milionoj da jaroj, kaj la kerno de la nuna konuso formiĝis dum la Plioceno kaj Plejstoceno.

La vulkano estas kovrita de dika glaciĉapo, la dua plej granda en tropikoj, kiu ekzistis ekde almenaŭ la Plioceno kaj havas suferinta kelkajn fazojn de etendo kaj maletendo. En 2016, la glaciĉapo estis retiriĝinta; unu ĉirkaŭkalkulo avertis ke ĝi malaperos ĉirkaŭ 2045. La retiriĝo de Koropunaj glaĉeroj minacas la akvan disponeblon de dekoj da miloj de loĝantoj, kaj la interagado inter vulkana aktiveco kaj la glaciaj efikoj generis kotofluaĵoj kiuj povus okazigi akcidentojn al ĉirkaŭaj setlejoj se la monto revenas al la vulkana aktiveco.

La monto estis konsiderata religia fare de Inkaoj, kaj oni malkovris nombrajn arkeologiajn kuŝejojn tie. La Inkaoj konstruis la plej altan irigacian sistemon en la mondo en Koropuna.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thouret, Jean-Claude; Rivera, Marco; Wörner, Gerhard; Gerbe, Marie-Christine; Finizola, Anthony; Fornari, Michel; Gonzales, Katherine (21 April 2005). "Ubinas: the evolution of the historically most active volcano in southern Peru". Bulletin of Volcanology. 67 (6): 558. doi:10.1007/s00445-004-0396-0.
  2. "Coropuna". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. [1] Alirita la 22an de Januaro 2017
  3. Chuquibamba (32-q) (Map). 1:100,000. IGN (Instituto Geográfico Nacional, Peru).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

216 pp.
  • "Coropuna". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. [2] Alirita la 22an de Januaro 2017
  • Reinhard, Johan (1999). "Coropuna: Lost Mountain Temple of the Incas." South American Explorers Journal 58: 5, 26-30.
  • Reinhard, Johan (2005). The Ice Maiden: Inca Mummies, Mountain Gods, and Sacred Sites in the Andes. Washington, D.C.: National Geographic Society. ISBN 0-7922-6838-5.
  • Ziólkowski, Mariusz (2008). "Coropuna y Solimana: Los Oráculos de Condersuyos." In Adivinación y oráculos en le Mundo Andino Antiguo, Curatola, Marco and Mariusz Ziólkowski (eds.), pp. 121–159. Fundo Editorial de la Pontificia Universidad Católica del Perú, Lima.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]