Korpoalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komparo de la alto de eŭropano kaj de pigmeo.

Korpoalto estas esprimo por la alto de homoj, tio estas de la homa korpo, nome la distanco mezurita normale de la plandoj ĝis la kapopinto, en centimetrojmetroj (respektive futojcoloj en la anglasaksa sistemo, estanta la persono stara, ĝenerale senŝua. La korpoalto de ĉiu persono varias laŭ la genetiko kaj la manĝokutimo, sed tio rilatas ankaŭ al faktoroj mediaj de la individuo antaŭ la matureco (fizika ekzerco, animstato ktp.).

La nuntempa plenkreska homo povas esti averaĝe inter 1,5 kaj 2 metrojn alta. La homa specio posedas rimarkindan seksan dimorfismon en anatomio, tiel ke la plenkreskaj viroj estas pli altaj kaj pli pezaj ol la plenkreskaj virinoj averaĝe, kvankam oni notis «historian tendencon» al la pliigo de la korpoalto en ambaŭ seksoj (speciale dum la 20a jarcento). La plenkreska viro povas esti, laŭ tutmonda averaĝo, inter 1,65 kaj 1,8 m alta; kaj la plenkreska virino povas esti, laŭ tutmonda averaĝo, inter 1,55 kaj 1,65 m.

Normale en la landoj de Norda Eŭropo, kiel en NederlandoLatvio, estis notitaj plej altajn plenkreskajn homojn en la mondo, kun averaĝo pli alta ol 1,80 m en viroj, kaj ĉirkaŭ 1,70 m en virinoj. Simile ankaŭ en kelkaj nacioj de kelkaj landoj de Afriko estas tre altaj homoj, kiel tutsioj, en Etiopio kaj Somalio, sed ankaŭ la plej malaltaj, nome Pigmeoj, Tvaoj ktp.

Pli larĝasence oni povas paroli pri korpoalto de aliaj mamuloj kaj birdoj; por aliaj vertebruloj oni parolus pri korpolongo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]