Korpopozicioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homo kapablas stabiligi sian korpon en multe da malsamaj korpopozicioj. La pozicioj havas malsamajn uzojn.

Sidado[redakti | redakti fonton]

Sidado estas difinita kiel maniero kiam parto de la korpopezo pasas de la kruroj al la postaĵo kaj femuroj. La postaĵo estas metita sur platan surfacon iagrade tiel ke la homaj gamboj estas relative malsuperaj. Kutime sidado estas farita sur seĝo, benko aŭ alia alteta objekto.

Plej ofte la seĝoj havas aldonan apogilon, kiu permesas ripozi ankaŭ la dorson de la persono. Sidado estas ripoza pozicio kompare kun starado kaj piedirado, sed ankaŭ ofta labora pozicio, kun multaj oficejaj laboroj plenumitaj en sidanta pozicio.

Starado[redakti | redakti fonton]

Kiam la persono staras, lia korpo estas en vertikala pozicio, kun la pezo de la korpo subtenata de la kruroj. Kontraŭe al populara kredo, ke persono ne moviĝas starante, modernaj rimedoj montras, ke fakte la persono moviĝas tien kaj reen, kiel pendolo, por stabiliĝi.

Kvankam staro ne estas danĝera, stari longan tempon povas iam damaĝi la homan korpon.

Kaŭro[redakti | redakti fonton]

Kaŭro estas sidado sur la kalkanoj, tiel ke la korpo retenas sian vertikalecon sed malaltiĝas pro ajna celo. En multaj kulturoj (ekzemple en kelkaj landoj de Centrorienta Eŭropo kaj Orienta Azio, ĝi estas uzata kiel ripoza¡ pozicio, dum tio maloftas en aliaj mondoregionoj kiel en Okcidento.

Surgenuiĝo estas priskribita kiam la kruroj estas fleksitaj malantaŭen, kaj la pezo de la persono estas metita sur liajn genuojn. Surgenuiĝi estas uzata en multaj kulturoj kiel simbolo de kapitulaco aŭ ia malsupreniĝo. Ekzistas pluraj variaĵoj por surgenuiĝi: kiam la homa korpo estas vertikala, krom siaj fleksitaj genuoj, aŭ kiam la persono sidas sur siaj piedoj (japana siza pozicio). Ankaŭ surgenuiĝas sur unu genuo, kun unu genuo tuŝanta la teron, dum la alia piedo estas laŭ 90-grada angulo al la tero kun la piedo tuŝanta la teron.

Starante kvarpiede[redakti | redakti fonton]

Stari kvarpiede estas la statika rampado, kun la homa pezo disigita inter la kvar membroj.

Kuŝado[redakti | redakti fonton]

Kuŝante, la tuta homa korpo estas en horizontala pozicio, tiel ke la tuta korpo tuŝas la surfacon sub ĝi. Kuŝi estas la plej ofta pozicio dum dormado kaj ripozo. Ekzistas pluraj variaĵoj por kuŝado: kuŝi sur la dorso, abdomeno aŭ flankoj, aŭ en feta pozicio kun la homaj kruroj falditaj al lia kapo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]