Kortholto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kortholto el Syntagma Musicum de Michael Praetorius, Wolfenbüttel 1619

La kortholto estas historia muzikilo el la familio de la lignaj blovinstrumentoj. Ĝi estis uzata dum la renesancepoko.

La nomo deduktiĝas el la platdiĉa kort (mallonga) kaj holt (ligno) kaj esprimas la relativan mallongecon kompare kun la voĉpozicio. Tiu ĉi ekestas el tio, ke la cilindre borita tubo en ĝia interno fakte estas faldita kaj pasas duoble kiel je la moderna fagoto kaj ties historia antaŭanto, la dulciano.

Je lakortholto generas la tonon duobla anĉo, kiu estas lokita en ventkapsulo, simile al krumorno. La sono similas al tiu de ka krumorno, kvankam iom pli milda, kiu eble devenus de tio, ke la mallarĝe faldita tubo dampas certajn supratonojn.

Simile al multaj aliaj instrumentoj de la renesancepoko la kortholto anis tutan familion. Ĝi estis konstruita en c/f-agordo en la voĉpozicioj soprano, aldo, tenoro kaj baso. Ekde meze de la 20-a jarcento oni denove konstruas kaj ludas kortholtojn. Ili servas al la reproduktado de muziko el la rensancepoko.