Korto Barthel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barthels Hof

Korto Barthel (germane: Barthels Hof) estas - unite kun la Korto Weber - la ununura konserviĝinta unuigkorto el la tempoj de la malnova varfoiro en Lepsiko, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum foiroj tiaj kortoj funkciis kiel etaj bazaroj. La en 1747-50 fare de George Werner por la komercisto Gottlieb Barthel konstruita komercdomo ĝis hodiaŭ montras sian funkciaron multan.

Teretaĝe estis la vendejoj kaj staloj, supre la kontoroj kaj loĝejoj. La subtegmentejoj pligrandigitaj servis kiel deponejoj kio videblas bone ĉe la traboj porgruaj. De la antaŭe surloke starinta domo Zur goldenen Schlange konserviĝis nur la orielo el la jaro 1523-a. Sekve ĝi estas la plej malnova fragmento de lepsika burĝa domo. La orielo kun la domsigno, ora serpento cirkaŭanta krucon, alimetitis dum alikonstruo en 1870/71 ĉe la kortan flankon de la domo.

La funkcio ĝis hodiaŭ ne ŝanĝitis - ĝi daurxe estas komerca domo. Ekde 1890 estas ankaŭ gastejo en la interna korto kun tipa saksa kuirarto. Ekde 2012 la Eldonejo Lehmstedt havas sian sidejon tie ĉi.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 26

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo eldoneja