Korvalvo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

1. dekstra atrio, 2. maldekstra atrio, 3. supra kavovejno, 4. aorto, 5. pulmarteria trunko, 6. pulmaj vejnoj, 7. mitrala valvo, 8. aorta valvo, 9. maldekstra ventriklo, 10. dekstra ventriklo, 11. malsupra kavovejno 12. trikuspida valvo, 13. pulmarteria valvo,
En la koro estas kvar korvalvoj aŭ korklapoj, kiuj povas fermi la sangofluon inter la atrioj kaj la ventrikloj kaj inter la ventrikloj kaj la arterioj. La funkcio de la valvoj estas preventi la retrofluon de la sango. La valvoj konsistas el materialo de la endokardio, la plej interna tavolo de la korparieto.
La sonoj, kiujn la koro produktas, estas tiuj de la korvalvoj.
La korvalvoj[redakti | redakti fonton]
La enlasaj valvoj:
- trikuspida valvo, inter la dekstra atrio kaj dekstra ventriklo
- mitrala valvo, inter la maldekstra atrio en maldekstra ventriklo
La ellasaj valvoj:
- pulmarteria valvo, inter la dekstra ventriklo kaj la pulmarteria trunko
- aorta valvo, inter la maldekstra ventriklo kaj la suprenira aorto