Kosino-Uĥtomskij (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosino, en Kosino-Uĥtomskij.

Kosino-Uĥtomskij (en rusa: Косино-Ухтомский райо́н) estas teritoria dividaĵo (distrikto, aŭ rajono) en Orienta administra arondismento, unu el la 125 en la federacia urbo Moskvo, Rusio.[1]

Ĝi limas kun Veŝnjaki, Viĥino-Ĵulebino, Novokosino kaj Nekrasovka, same kiel kun la urbo Luberci. La areo de la distrikto estas 1506 hektaroj.

La distrikto Kosino Uĥtomskij konsistas el tri distriktoj—Koĵuĥovo, Kosino Kosino kaj Uĥtomskoj. Estis 81 588 loĝantoj laŭ la popolnombrado de 2018.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo #13-47