Kosma roko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kosma roko estas ĝenro de rokenrolo, unue difinanta la muzikon ludatan de grupoj, plejparte anglaj, de progresiva roko kaj psikedela roko ekde la 60-aj jaroj (ekz. Hawkwind, Gong, Pink Floyd[1]), kaj karakterizata de longaj instrumentaj muzikaĵoj, dominataj de elektronika orgeno, de sinteziloj kaj de psikidelaj elektraj gitaroj, kun tekstoj inspiriĝantaj de sciencfikcio kaj kosmo, ofte flustrataj sur la muziko.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Ekde la 50-aj jaroj, la kosmo iĝas ofta temo en rokenrolo kaj inspiras la uzadon de novaj sonoj kaj sonefektoj. La unua ekzemplo de kosma roko estas la konceptalbumo eldonita en 1959 de la angla muzikproduktisto kaj verkisto Joe Meek titolata I hear a new world (eo: "Mi aŭdas novan mondon"). Ĉi-tiu albumo inspiriĝas pri la kosmokonkuro kaj temas pri renkontiĝo inter homo kaj eksterterano[2].
La kosma roko emerĝas fine de la 60-aj jaroj en Anglio, kunigita kun la tiamaj progresiva roko kaj psikedela roko, kun artistoj kiel Pink Floyd (ĉefe iliaj tri unuaj albumoj: The Piper at the Gates of Dawn, A Saucerful of Secrets, More), Hawkwind, kiu publikigis en 1972 signifan ĉi-ĝenran koncertan albumon: Space Ritual[3], kaj Gong. Ankaŭ Jimi Hendrix entuziamiĝis pri ĉi-tiu muziko, ĉefe en siaj kantoj Third Stone from the Sun, 1983... (A Merman I Should Turn to Be) kaj The Stars That Play with Laughing Sam's Dice. Notindas la kanto Flying de la Beatles, instrumenta kanto pri la sento flugi, kaj Space Oditty de David Bowie.

Ekde la 90-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

La grupo Ozric Tentacles koncerte en Zagrebo en 2004

Ekde la 90-aj jaroj, la esprimo Kosma roko estas uzata por indiki artistojn de alternativa rokmuziko, kiuj interesiĝas al sona eksperimentado kaj al sonaj teksturoj, kiel Ozric Tentacles, Kyuss, Slowdive, The Verve, My Bloody Valentine, Flying Saucer Attack, Loop, Ride, Shiner, The Flaming Lips, Failure, Year of the Rabbit, Cave In, Sun Dial, Hum, Orange Goblin, Spacemen 3, Spiritualized, kaj Mercury Rev. La kosma roko ankaŭ influas artistojn de aliaj ĝenroj (ĉefe popmuzikoŝtonroko), ekz. Radiohead, Muse, Amplifier, Oceansize, Porcupine Tree, The Mars Volta, Tool.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richie Unterberger, Pink Floyd biography[rompita ligilo] [archive], AllMusic, konsultita la 20-an de marto 2015.
  2. Joe Meek: The RGM Legacy Arkivigite je 2012-10-08 per la retarkivo Wayback Machine [https://web.archive.org/web/20121008102511/http://www.musicomh.com/music/features/joe-meek_0805.htm Arkivigite je 2012-10-08 per la retarkivo Wayback Machine [archive],] Music Omh, konsultita la 20-an de marto 2015.
  3. Wilson Neate, Space Ritual review[rompita ligilo] [archive] AllMusic, consulté le 20 mars 2015.