Kosmopramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kosmopramo (aŭ kosma navedo, angle: Space Shuttle) estas plurfoje uzebla kosmoveturilo disvolvita de la usona kosmo-agentejo NASA. Ĝi kapablas transporti sep homojn kaj ŝarĝon de 25 tunoj (lanĉe) kaj 15 tunoj revene.

Kosmopramo estas lanĉata de raketo, sed alteriĝas simile al aviadilo. Ĝiaj nomoj distingas ĝin de kosmoŝipoj, kiuj ordinare uzeblas nur unufoje. Tio havas du kialojn:

  • kosmoŝipo konsistigas nur etan parton de la raketa instalaĵo lanĉita; preskaŭ ne valoras reuzi ĝin;
  • kosmoŝipo ordinare ĉe sia refalo al tero aŭ akvo difektiĝas tiom, ke ne eblas reuzi ĝin.

Nun ekzistas nur unu serio de kosmopramoj, konstruita de NASA. ESA havas planojn pri propra kosmopramo Hermes, kiu flugos ankaŭ senhome. Sovetio en la 1980-aj jaroj konstruis kosmopramon kun la nomo Buran', kiu en 1988 faris unu solan senhoman flugon. En 1993 la programo estis ĉesigita.

Kosmopramo Discovery en oktobro 2000

La konstruitaj kosmopramoj de NASA[redakti | redakti fonton]

NASA entute konstruigis 7 diversajn kosmopramojn. Temas pri:

Challenger pereis 73 sekundojn post ekflugo la 28-an de januaro 1986. Columbia – pereis dum alteriĝa manovro eniĝante la atmosferon la 1-an de februaro 2003.

Post la dua katastrofo la agentejo NASA provizore ĉesigis flugojn per kosmopramoj. La sekva flugo, nomata STS-114, estis planita por la 15-a de majo 2005, sed okazis nur je la 26-a de julio.

Ĉar la akcidenton de Columbia probable kaŭzis difekta kahelo en la kontraŭvarma ŝildo, NASA ordonis de-eksteran inspekton (en orbito) antaŭ ĉiu reveno. Ĉar tia inspekto estas taŭge farebla nur dum restado ĉe la Internacia Kosmostacio (ISS), ĉiuj estontaj flugoj almenaŭ tuŝos la stacion.

Ĉar ankaŭ dum la lanĉo en julio 2005 plasta peco derompiĝis de la lanĉaj raketoj kaj trafis la navedon, NASA anoncis denovan ĉesigon de ĉiuj flugoj ĝis esploro de la kaŭzo.

La kosmopramoj faris en la kosmo multe da utila laboro. Estis lanĉitaj multaj satelitoj, centoj da kosmonaŭtoj flugis tien kaj reen, ili vizitadis la kosmajn enorbitajn staciojn MIR kaj ISS, ili flugis entute 1 032 tagojn, t. e. 24 770 flug-horojn.

La nomo(j)[redakti | redakti fonton]

La kutima usona vorto por ĝia ĉefa kosmo-aviadilo, shuttle (navedo), aludas ĝian kapablon plurfoje iri eksterteren kaj reveni. La originala koncepto por la navedo estas ke ĝi flugus inter tero kaj kosmo ĉiuduasemajne, tamen en praktiko pasas kelkaj monatoj inter flugoj. Aliaj lingvoj parte prenis tiun vorton sentraduke, aliaj tradukis ĝin, aliaj parolas pri "spaca pramo" aŭ eĉ "spaca omnibuso"; la ĉeĥa lingvo uzas la vorton raketoplán, en kiu la vortparto "-plan-" devenas de la franca verbo planer (gliti, ŝvebi). En la portugala lingvo oni nomas ĝin vaivem espacial, laŭlitere kosma iras-revenas. Laŭ la tradicia uzado de Esperanto la vorto kosmo pli indas ol la ambigua vorto spaca (kiu povus signifi grandan areon, volumenon, aŭ ion similan), kaj la reta fakvortaro de la Astronomia Esperanto-Klubo (AEKo) rekomendas la terminon kosmopramo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]