Kosmostacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La usona kosmostacio Skylab ĉirkaŭ la Tero.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kosmostacioj

La kosmostacioj estas grandmasaj kosmoveturiloj kun vivtena sistemo. Ili diferencas de la kosmoŝipoj, ke ili ne estas konvenaj por surteriĝo kaj ne havas propran propulsian sistemon, nur kelkajn malgrandajn manovrajn movilojn. Ili ne kapablas fari gravajn manovrojn, por tio necesas kosmoŝipoj.

Per ekuzo de kosmostacioj, eblis fari longtempajn eksperimentojn por analizi la efikojn de la longtempa kosmoflugo kaj fari eksperimentojn rilate al vivscienco, astronomio, terobservado, materialscienco.

La fruaj unuageneraciaj kosmostacioj (Saljut 1, 5) havis nur unu dokejon, tiel ĝi povis akcepti nur unu kosmoŝipon kaj pluaj reprovizaj ŝarĝoportaj kosmoŝipoj ne povis endokiĝi. La pli postaj kosmostacioj estis ekipitaj per min. du dokejoj, tiel oni solvis la problemon de la reprovizo kaj la homoj povis restadi ne nur kelkajn semajnojn sed monatojn. Meze de la 1980-aj jaroj aperis la duageneraciaj, plukonstrueblaj, t.n. modul-kosmostacioj. Tiuj konsistas el multaj, tropremitaj unuoj, t.n. moduloj, tiel la interna hermeta volumeno grandiĝis je pluroblo.

Ekde la flugo de Sojuz-11 (Saljut 1), ĉiu temporekordo estis atingita en kosmostacioj. La nuna rekordo de homa kosmorestado estas 437,7 tagoj, kiun atingis Valerij Poljakov rusa kosmonaŭto en la kosmostacio Mir, inter la 8-a de januaro 1994 kaj 22-a de marto 1995.

Pluevoluita versio de la kosmostacioj estas la kosmourboj, en kiuj aperas artefarita gravito kaj homoj povas restadi tie dum jaroj. Tiuj urboj aperas nur kiel planoj.


Kosmostacioj[redakti | redakti fonton]

Surorbigitaj kosmostacioj[redakti | redakti fonton]

Planitaj, sed ne konstruitaj kosmostacioj[redakti | redakti fonton]

Datumoj de la loĝataj kosmostacioj[redakti | redakti fonton]

Kosmostacio Lanĉo Flugofino Flugtempo (tagoj) Loĝata tempo (tagoj) Kosmonaŭtoj Kosmoŝipoj Ŝarĝoportaj kosmoŝipoj Maso (kg)
Saljut 1 1971. 04. 19. 1971. 10. 11. 175 24 3 2 0 18425
Saljut 2 1973. 04. 3. 1973. 04. 28. 25 0 0 0 0 18500
Skylab 1973. 05. 14. 1979. 07. 11. 2249 171 9 3 0 77088
Saljut 3 1974. 06. 24. 1975. 01. 24. 213 15 2 1 0 18500
Saljut 4 1974. 12. 26. 1977. 02. 3. 770 92 4 3 0 18900
Saljut 5 1976. 06. 22. 1977. 08. 8. 412 67 4 2 0 19000
Saljut 6 1977. 09. 29. 1982. 07. 29. 1764 683 33 16 14 19000
Saljut 7 1982. 04. 19. 1991. 02. 7. 3216 nap 816 26 12 16 19000
Mir 1986 02.19. 2001 03.23. 5511 4594 137 39 68 124340
Internacia Kosmostacio 20-a de novembro 1998 2015-2025 2232 1 1520 1 130 1 25 1 19 1 456620 2

1 - ĝis 31-an de decembro 2004
2 - Post fino de la konstruo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]