Kostarika koturnokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kostarika koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zentrygon
Banks et. al., 2013
Specio: Kostarika koturnokolombo Zentrygon costaricensis
Lawrence, 1868
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kostarika koturnokolombo (Zentrygon costaricensis) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygonkoturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso.

GeotrygonCostaricensisKeulemans.jpg
GeotrygonCostaricensisKeulemans

Ĝi troviĝas kiel endemio en la Talamankaj montaraj arbaroj, kie ĝi manĝas surgrunde semojn kaj fruktojn.

Tiu fortika grundo-loĝanta kolombo estas 28 cm kaj pezas 320 g.[1][2]

La kapo, kolo kaj brusto estas mezgrizaj, la nuko kaj supra dorso havas verdan nuancon dum la ventro gradas al bruneco. La dorso, flugiloj kaj vosto estas grenatkoloraj. La kapo havas distingan modelon de helgrizaj vangoj borde supre kaj sube markita de mallarĝaj nigraj strioj, kiuj etendiĝas ĝuste pasinte la okulon, kaj de sablokolora makulo super la beko. La okulo estas bruna ĉirkaŭita de fajna sed notinda ruĝa ringo, la piedoj estas brile koral-ruĝaj, kaj la beko estas bruneca kun ruĝeca nuanco baze.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Garrigues, Richard. (2007) The Birds of Costa Rica. Ithaca: Zona Tropical/Comstock/Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-7373-9.
  2. 2,0 2,1 . Buff-fronted Quail-Dove (Geotrygon costaricensis). Cornell Lab of Ornithology (2014).