Kostariko en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Kostariko en la Olimpikoj ĉeestis en la Somera Olimpiko 1936 kaj poste ekde la jaro 1964 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En 1988, 1996 kaj 2000 atingiĝis olimpikaj medaloj. Krome laŭ la stato de somero 2022 kostarikaj partoprenantoj ankaŭ inter 1980 kaj 1992, kaj inter 2002 kaj 2006 ĉeestis en vintraj olimpikoj, tamen sen iam kontribui olimpikan medalon.

Andrey Amador en la somera Olimpiko 2016

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte kvar medalojn: Temas pri ora, arĝenta kaj du bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 103-an rangon.

Kunordigas la teamon la Kostarika Olimpika Komitato (hispane Comité Olímpico de Costa Rica).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]