Kostumdezajnisto

La Kostumdezajnisto aŭ kostumisto laboras en diversaj kampoj kaj artaj esprimoj; en prezentartoj - kiel opero, danco kaj teatro, en aktorado kaj eventoj, kaj en filmo, televido kaj ludproduktado. Ilia tasko estas krei la vidan bildon de ĉiuj roluloj kaj superrigardi la kostumistojn.
Tiu proksime kunlaboras kun la scenejisto kaj la reĝisoro por krei la kostumojn. La bildigo kreita de la kostumisto devas kongrui kun la vizio de la reĝisoro pri la rolulo, kaj samtempe la kostumo devas esti aŭtentika al la rolulo, lia rolo kaj la epoko, la produktado de la kostumo devas konveni al la buĝeto kaj templimoj asignitaj de la produktanto/produktoro. [1]
Kostumdezajno povas esti studata en iuj artlernejoj. Iafoje kaj kostumoj kaj scenejoj estas desegnitaj de la sama persono, kiu tiam estas nomata "sceneja kaj kostuma dezajno".
La kostumisto estas la aŭtoro kaj havas kopirajton al sia intelekta verko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Landis, Deborah Nadoolman. (2012-03-16) Filmcraft: Costume Design: Costume Design. Elsevier Science, p. Introduction. ISBN 9780240818672.