Koszęcin
| Koszęcin | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Pollando | |||
| Administrado | |||
| SIMC kodo | 0135450 [+] | ||
| Poŝtkodo | 42-286 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 4 672 (2021) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 38′ N, 18° 50′ O (mapo)50.6341118.8413Koordinatoj: 50° 38′ N, 18° 50′ O (mapo) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Koszęcin [kɔˈʂɛnt͡ɕin] (en germana Koschentin) estas vilaĝo en la distrikto Lubliniec, Silezia Provinco, en nuntempa suda Pollando. Ĝi estas la sidejo de la samnoma komunumo.[1] Ĝi kuŝas proksimume je 13 kilometroj sudoriente de Lubliniec kaj je 43 km norde de la regiona ĉefurbo Katowice. La vilaĝo havas 4 471 loĝantojn.



Konciza historia skizo
[redakti | redakti fonton]En la teritorio troveblas spuroj de ĝermana setlado ekde la 3-a kaj 4-a jarcentoj, de aldona slava setlado ekde la 9-a. En la mezepoko la areo partenis al ŝanĝiĝantaj duklandoj, la civitanoj plejparte estis germanlingvaj, la loĝloko Luben mem fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1300. La lokaj dukoj orientiĝis havi pli da kontaktoj al la german- kaj ĉeĥlingva reĝlando Bohemio kaj fine la duklandoj iĝis partoj de la reĝlando. Ekde 1526 la regno kaj do ankaŭ la urbo Luben kaj ĉirkaŭaĵo apartenis al la germanlingva habsburga Aŭstrio, en 1742 la samlingva reĝlando Prusio konkeris tutan Silezion, fine de la 19-a jarcento la industriigo allogis ankaŭ polojn labori en la fabrikoj kaj minejoj, tiel ke la areo denove iĝis du-lingva. Kiam post la unua mondmilito la civitanoj mem decidu ĉu la distrikto apartenu al la novaj pola aŭ germana respublikoj, en la distrikto en plebiscito de marto 1921 53 procentaĵoj voĉdonis por la germana respubliko, en la distrikta ĉefurbo estis 88 procentaĵoj. Tiu rezulto malplaĉis al polaj aktivistoj ĉirkaŭ la gvidanto W. Korfanty, kiu sekve organizis armitan ribelon en majo 1921, sekve de kiu oni decidis ne sekvi la voĉdonon sed doni la distrikton al Pollando. Tamen la pliparte germanaj loĝantoj povis provizore resti, kaj estis nur elpelitaj post la iom malpli ol 5 jaroj da dua mondmilito, suferigaj por ĉiuj civitanoj, en 1945 kaj 1946. La distrikto doniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko, kaj en 1990 transiris al la komunisma Pollando.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Centra Statistika Servo (GUS) - TERYT (Nacia Registro de Teritorio)" (pole). 2008-06-01. [1] Alirita la 3-an de majo 2018.
- ↑ la kirko, kiel ĉiuj malnovaj germanaj katolikaj kirkoj en Prusa Silezio, estis farita el ligno, ne ĉar la germanaj katolikoj havus malpli da mono ol la luteranaj civitanoj, sed ĉar ekde la 1870-aj jaroj la prusa registaro en Berlino aparte malkuraĝigis katolikecon de siaj civitanoj kaj simple leĝe malpermesis ŝtonajn kirkojn en la provinco. Poloj en pli orientaj partoj de la reĝlando Prusio ofte interpretis tiun kontraŭ-katolikan politikon kiel kontraŭ-pola, kaj miskonceptis ke katolikeco kaj poleco estus la sama identeco, do konjektis ke ĉiuj germanlingvanoj estus "nekredantaj luteranoj", sed fakte temis pri ŝtata subpremo de kultura katolikeco en la reĝlando, en la orienta parto de Prusio samkiel en la plej okcidentaj konkeritaj teritorioj, en Meppen, Lingen kaj Münster samkiel en Kolonjo, Akeno kaj Bonno.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]




