Kota itinero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tiel nomata «kota itinero» estas serio de kvar romiaj argilaj tabuletoj de la mezoj de la 3-a jarcento, enhavantaj kvin itinerojn aŭ vojajn gvidilojn de la nordoriento de la Iberia duoninsulo. Kiel la modernaj vojmapoj, ili kolektis la diversajn vojojn kun iliaj koncernaj mansioj kaj loĝlokoj, kaj ankaŭ la distancon inter ili. Ekzistas malprecizaj novaĵoj aperintaj en la regiono de Astorgo, la antikva Asturica Augusta, sed sen precizigado de cirkonstancoj aŭ datoj en Cangas de Onis, kaj nuntempe estas deponitaj en la vitrinoj de la Arkeologia Muzeo de Asturio.