Kotabato (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotabato
independent component city • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 325 079  (2020) [+]
Loĝdenso 1 847 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 13′ N, 124° 15′ O (mapo)7.2166666666667124.25Koordinatoj: 7° 13′ N, 124° 15′ O (mapo) [+]
Alto 102 m [+]
Areo 176 km² (17 600 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Kotabato (Filipinoj)
Kotabato (Filipinoj)
DEC
Kotabato
Kotabato
Situo de Kotabato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cotabato City [+]
vdr

Kotabato, laŭ en:Maguindanao language estas triaklasa urbego en Filipinoj, en Mindanao, kie ĝi estas la ĉefurbo de Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kotabato situas sur ebenaĵo kaj montetoj laŭ marbordo ĉe buŝo de la samnoma rivero Kotabato [1]. Ĉefurbo Manilo troviĝas 893, Kezonurbo 900 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ alveno de hinduoj kaj islamanoj la areo estis marĉo, kie loĝis indiĝenoj. Pli poste alvenis hinduaj komercistoj kaj etendiĝis la hinduismo. Antaŭ 1515 islamaj komercistoj alvenis, tial la Islamo disvastiĝis. Ankaŭ sultanlando estis establita kun ĉefurbo "Kota Wato". La sultanlando disfalis en 1888. En 1899 la hispanoj forlasis la landon, sed usonanoj alvenis. Kotabato estis ĉefurbo de la samnoma provinco Kotabato de 1920 ĝis 1967. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. Kotabato urbiĝis en 1959 kaj ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la 1980-aj jaroj.

Malnova urbodomo de Kotabato
Nova urbodomo de Kotabato

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kotabato estas la komerca, industria, financa, eduka kaj regiona centro en meza Mindanao.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Kotabato la plimulto de la populacio estas islama (80%). En la urbego vivas ankaŭ katolikoj. Kotabato estas universitata urbo, krome ankaŭ akademioj funkcias. La plimulto de la loĝantoj parolas la menciitan Maguindanaon lingvon (66%) kaj diversajn lokajn lingvojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kotabato havas vojajn ligojn al ĉiuj gravaj urboj en la insulo, krome flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kotabato situas en ekvatora klimato. Jere falas po 2160 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La temperaturo varias inter 22-32 °C. Ne estas granda diferenco inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]