Kotezicken

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kotezicken, hungare Sárosszék [ŝAroŝsEk] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Mischendorf.

Panoramo de Kotezicken
Romkatolika preĝejo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kotezicken situas laŭ rojo. Oberwart troviĝas je 17 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝantoj estis la keltoj. La unua mencio okazis en 1469 laŭ tiama hungara ortografio "Soroszelk". En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon, poste germanoj refondis ĝin. En 1910 vivis en Sárosszék 399 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1951 lernejo konstruiĝis. En 1971 Kotezicken aliĝis al Mischendorf.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]