Kotonoha Amrilato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotonoha Amrilato
Disvolvo SukeraSparo
Eldoninto SukeraSparo
Distribuo MangaGamer
Muziko Kōichi Matsumoto
Sekvita de Itsuka no Memoraĵo ~Kotonoha Amrilato~
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro aminduma simulilo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo tuŝekrano
vdr
Afiŝo pri Kotonoha Amrilato en la japana kafejo SOJO

Kotonoha Amrilato (japane: ことのはアムリラート) estas japana vidromana videoludo eldonita en 2017 de SukeraSparo. Ĝi estas romantika ludo kiu enhavas Esperanton, enlude nomata "Juliamo". Por antaŭeniri, ludantoj bezonas lerni Esperanton dum la ludado.[1] En 2019, la kreintoj eldonis sekvaĵon nomatan Itsuka no Memoraĵo.[2][3] En tiu sama jaro, traduko al la angla, nomata The Expression Amrilato estis eldonita.[4]

La Japana Esperanto-Instituto kunlaboris kun la produktanto SukeraSparo por traduki la japanajn frazojn al Esperanto.[5] Ankaŭ la firmaa nomo estas en Esperanto: sukera, "pro la dolĉeco de Esperanto" kaj sparo, fiŝspeco.[6] La japana Esperanto-kafejo SOJO enhavas afiŝon pri la ludo kun la skribaĵo "Juliamo parolata".[7] La kreantoj de la ludo partoprenis en la 66-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo kaj gastigis rondtablan diskuton pri la ludo.[8]

Resumo[redakti | redakti fonton]

La ĉefulo Takatoo Rin (高遠 凜), knabino, subite perdiĝas en alia mondo, kie neniu parolas ŝian lingvon, la japanan, kaj ĉiuj afiŝoj estas en fremda lingvo, nomata "Juliamo" (ユリアーモ). Rin ekmalesperiĝas pro la lingva baro, sed renkontas Ruka (ルカ), kiu helpas kaj gastigas ŝin. Dume, Rin lernadas Juliamon kaj pli kaj pli emocie alproksimiĝas al Ruka.[1]

Personoj[redakti | redakti fonton]

Takatoo Rin (高遠 凜)
Voĉa rolo - Nagacuma Ĵuri (長妻樹里)
La protagonisto de ĉi tiu verko. Ŝi naskiĝis la 10-an de oktobro kaj estas 17-jara. Ŝi subite perdiĝas en alia mondo, sed penas akiri la lingvon per avantaĝo de pozitiva karaktero.
Ruka Rozen E (ルカ・ローゼン・E)
Voĉa rolo - Uĉida Ŝuu (内田秀)
Stranga knabino, kiu iomete alparolas Rin en la japana lingvo. Ŝi naskiĝis la 26-an de septembro kaj estas 14-jara. Ŝi komencas vivi kun Rin kaj sindediĉe prizorgas ŝin. Dum ŝi estas pura kaj karesema, ŝi neatendite estas obstina. Ŝi rilatas al Rei kvazaŭ ili estas familio.
Rei Arbaro (レイ・アルバーロ)
Voĉa rolo - Bridcutt Sarah Emi (ブリドカットセーラ恵美)
Agentino de Administracio por Vizitantoj, kiu kutime laboras kiel bibliotekisto. Ŝi naskiĝis la 24-an de novembro sed ŝia aĝo estas nekonata. Ŝi ŝatas ŝerci, sed estas karesema kaj estas fidata de Rin kaj Ruka.

Stabanoj[redakti | redakti fonton]

  • Persona desegno kaj originala pentraĵo: Naruse Ĉisato (成瀬ちさと)
  • Scenaro: J-MENT
  • Sono: Macumoto Kouiĉi (松本浩一)

Tema kanto[redakti | redakti fonton]

Tema kanto 「君へと続く道」
Teksto, kompono kaj aranĝo: RYU (BLOOD STAIN CHILD) / Korusa teksto: J-MENT / Kanto: Sagara Kokoro (相良心)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ことのはアムリラート発売 Kotonoha Amrilato nun havebla. Japana Esperanto-Junularo (25 Aŭgusto 2017). Arkivita el la originalo je 2018-08-19. Alirita 8 Oktobro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-19. Alirita 2017-10-08.
  2. Itsuka no Memorajxo ~Kotonoha Amrilato~ (angle). The Visual Novel Database.
  3. いつかのメモラージョ ~ことのはアムリラート~ (japane). Sukera Sparo.
  4. The Expression Amrilato. MangaGamer.
  5. PC向けアドベンチャー「ことのはアムリラート」の体験版が公開 (japane). 4Gamer.net (2017/08/05). Alirita 2017-08-19.
  6. Sukera Sparo. Alirita 8a de Oktobro 2017.
  7. Hodiaŭa SOJO. SOJO Esperanto-Vegana Kafejo ĉe Facebook. Alirita 8a de Oktobro 2017.
  8. 第66回 関西エスペラント大会にてことのはアムリラート座談会開催決定!! (japane). Arkivita el la originalo je 2018-05-18. Alirita 27 Januaro 2019. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-18. Alirita 2019-01-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]