Kottajam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kottajam
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 686001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 9° 36′ N, 76° 31′ O (mapo)9.591666666666776.522222222222Koordinatoj: 9° 36′ N, 76° 31′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 57,2 km² (5 720 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kottajam (Keralo)
Kottajam (Keralo)
DEC
Kottajam
Kottajam
Situo de Kottajam
Kottajam (Barato)
Kottajam (Barato)
DEC
Kottajam
Kottajam
Situo de Kottajam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kottayam [+]
vdr

Kottajam, malajalame കോട്ടയം estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Kottajam en subŝtato Keralo en sudokcidenta Barato. La loknomo supozeble estas kombinaĵo de 2 vortoj signifanta internon de fortikaĵo.

Vojo en Kottajam

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kottajam situas sur ebenaĵo laŭ rivero for de la maro en alteco 3 metrojn de la marnivelo. Alapula kun marbordo troviĝas 26, Koĉi (Barato) 51, subŝtata ĉefurbo Tiruvanantapuram 123, Mumbajo 1117, Kolkato 1916, tutlanda ĉefurbo Delhio 2118 kilometrojn (aere) [1].

Ponto en Kottajam

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kottajam havis 172 878 (kun la aglomeraĵo), respektive 136 812 (la plena municipo). En la fruaj 1990-aj jaroj Kottajam atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kottajam ekde la naŭa jarcento apartenis al diversaj regnoj, princlandoj, imperioj. Iam la reĝa domo situis ĉi tie, ĝi estis protektita per fortikaĵo. La restoj de la palacoj kaj fortikaĵoj daŭre vidiĝas en la urbego. La portugaloj kaj la nederlandanoj establis komercajn rilatojn kun la aktuala regno. Ekde la frua 19-a jarcento la areo iĝis protektorato de Britio. Kottajam ludis signifan rolon en ĉiuj politikaj agitadoj en la modernaj tempoj. Distrikto ekzistas ekde 1949.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Kottajam en 2011 hinduoj havis la plimulton en Kottajam kun 50.54% procentoj, ekzistas pli granda malplimulto de kristanoj (45.32%) kaj pli malgranda malplimulto islamanoj (4.71%).

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Kottajam la malajala estas la plej parolata lingvo. Ankaŭ la hinda, angla kaj tamila estas vaste parolataj en la urbego.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Dum la frua historio Kottajam estis unu el la ĉefaj centroj de literaturo. Multaj malajala-ĵurnaloj ekfunkciis en tiu urbo. Dum la brita periodo diversaj misiistoj, kristanaj eklezioj establis multajn lernejojn kaj aliajn instruejojn en kaj ĉirkaŭ la urbo (ekzemple en 1817 oni establis la unuan okcidentstilan kolegion en Kerala. Kottayam ankaŭ estas konata kiel urbo de murpentraĵoj. Nun Kottajam estas signifa universitata urbego kun pluraj kampusoj, kolegioj, institutoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kottajam situas en tropika musonklimato (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 2924 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro malofte pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 23-32 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Kottajam kuras 4 ĉefvojoj el la ĉefaj direktoj, krome estas trairanta fervoja linio. La plej proksima (ankaŭ internacia) flughaveno funkcias en Koĉi. La rivero estas konvena por ŝipetoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans