Kovářská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovářská
germane Schmiedeberg
kampurbo
Kovářská.jpg
Vido al Kovářská
Coat of arms of Kovářská.svg
Blazono
Oficiala nomo: Kovářská
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Vejprty
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Kovářská
 - alteco 815 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 18″ N 13° 03′ 14″ O / 50.43833 °N, 13.05389 °O / 50.43833; 13.05389 (mapo)
Katastro 20,86 km² (2 086 ha) Kovářská
Loĝantaro 978 (2022)
Denseco 46,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1555
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 86
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 563137
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Kovarska CV CZ.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kovářská
Retpaĝo: www.kovarska.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kovářská (germane Schmiedeberg) estas kampurbo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Ĝi situas proksimume 25 kilometrojn okcidente de Chomutov sur montardorso de Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 800 metroj en valo de rojo Černá voda. Vivas ĉi tie 978 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1555. En la sistemo de partimonia administrado la vilaĝo apartenis al senjorujo Přísečnice.

La 24-an de aprilo 2013 estis al la municipo donita statuso de kampurbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj inter la jaroj 1869 kaj 2011
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 2 942 3 467 3 944 4 159 4 443 3 998 4 297 2 122 1 636 1 343 1 614 1 425 1 401 1 106
Domoj 291 365 409 430 440 482 562 584 386 324 319 360 452 421

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mariana kolono kun statuo de Virgulino Maria el la jaro 1707 renovigita en la jaro 1928.
  • Malfrue baroka konstruaĵo de paroĥestrejo (domo n-ro 72) estiĝis en la jaro 1756 per reguligo de pli malnova domo kaj en la jaroj 1794–1796 ĝi estis plilarĝiĝita je la unua etaĝo.
  • Ruino de karbonigejo el la jaro 1803 estas restaĵco de loka ferfabriko.
  • Baroka preĝejo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo el la jaro 1710 estis renovigita en la jaroj 1782 kaj 1928.
  • Kapelo de sankta Marko
  • Muzeo de flugbatalo super Ercmontaro la 11-an de septembro 1944
  • En arbaro inter monto Vlčí kopec kaj altaĵo Na Vrchu situas ruino de kalkofarejo el duono de la 19-a jarcento. Ĝi troviĝas 900 m sudokcidente de fervoja haltejo Kovářská kaj netutaj trikilometroj de la centro de la kampurbo, sed jam en katastra teritorio Háj u Loučné pod Klínovcem.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]