Kovel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kovel (stacidomo).
Kovel
Стара аптека та будинок, де розміщувався ревком.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45000–45014 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67 991  (2021) [+]
Loĝdenso 1 360 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 24° 43′ O (mapo)51.21666666666724.716666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 24° 43′ O (mapo) [+]
Alto 172 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Kovel
Situo de Kovel

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kovel [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kovel (ukraine Ковель, translit. Kovel’; ruse Ковель, pole Kowel, jide קאָוועל) estas urbo en Volina provinco, en nordokcidenta Ukrainio. Servante kiel administracia centro de la Kovel Rajon (distrikto), la urbo mem estis deklarita kiel urbo de oblasta gravo kaj ne estas parto de la rajono. En la popolnombrado de 2015 estis 69 342 loĝantoj.[1]

Kovel estis laŭlonge de la historio ĉu pola ĉu rusa, kun pola loĝantaro.

En la Dua Mondmilito, post la invado de Pollando fare de Nazia Germanio kaj poste, ties Operaco Barbaroso la germanoj murdis 18 000 judojn en Kovel, ĉefe dum aŭgusto kaj septembro 1942.

Ĉirkaŭ 8 000 judoj estis murditaj en arbaro proksime de Baĥiv la 19an de aŭgusto 1942 dum la nuligo de la geto de Kovel, establita la 25an de majo 1942. Judaj viktimoj estis transportitaj fervoje el Kovel al Baĥiv kie oni elfosis tombojn ĉe la fervojo. Fajte estis du getoj, unu ene de la urbo kaj alia en la kvartalo Pjaski. Totale estis 24 000 judoj, inter kiuj multaj rifuĝintoj. La juda komunumo ne plu ekzistis.[2][3]

En marto kaj aprilo 1944, Kovel estis loko de akra batalado inter la 5a SS Panzera Divizio Vikinga kaj la Ruĝa Armeo.

Dum la Volinia masakro, la urbo estis ŝirmejo por etnaj poloj, kiuj fuĝis el la genocido. En tiu periodo, Ukrainaj naciistoj murdis proksimume 3 700 polajn loĝantojn de la Kovela distrikto. Komence de la printempo 1944, la 27a Infanteria Divizio de la Pola Enlanda Armeo operaciis en la areo. Kovel estis konkerita de la Ruĝa Armeo en julio 1944.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [https://web.archive.org/web/20180713135106/http://database.ukrcensus.gov.ua/PXWEB2007/ukr/publ_new1/2015/zb_nas_14.pdf Arkivigite je 2018-07-13 per la retarkivo Wayback Machine "Чисельність наявного населення України (Loĝantaro de Ukrainio)" (PDF) (ukraine). Ŝtata Statistika Servo de Ukrainio. Alirita la 28an de januaro 2019.
  2. [Alirita la 28an de januaro 2019 http://yahadmap.org/#village/bakhiv-volyn-ukraine.4]
  3. [Alirita la 28an de januaro 2019 http://www.protecting-memory.org/en/memorial-sites/bakhiv-2/ ]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]