Kozakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kozakoj de Zaporoĵo respondas al sultano Mehmedo la 4-a de Turkio. Pentraĵo de Ilja Repin, 1880-1891

Kozakoj (foje ankaŭ kazakoj) estas origine militistareroj en ĉestepaj regionoj de Rzeczpospolita.

Poste per ĝia vorto eknomigi etnogrupo en konsisto de rusa kaj aliaj popoloj de slava lingva familio, plejmulto loĝas en sudaj partoj de Rusio. Grupoj de kozakoj loĝas ankaŭ en Ukrainio, Kazaĥio kaj aliloke.

Etnogrupo[redakti | redakti fonton]

  • Memnomo: казаки (kaza'ki).
  • Totala kvanto: ne ekzakte konata, kredeble pli ol 2 milionoj.
  • Lingvoj: la ukraina, la rusa. Estas disvastigita bilingvismo kaj lokaj dialektoj.
  • Kredantoj: precipe estas ortodoksaj kristanoj, sed estas ankaŭ reprezentantoj de aliaj kristanaj konfesioj.

Antaŭ la jaro 1917 kozakoj estis speciala klaso de rusia socio, kies reprezentantoj ĝuis multajn liberojn kaj rajtojn pro la konstanta militservo (poste ankaŭ polica servo) al la caro.

Dum la post-revolucia interna milito multaj kozakoj batalis por la Blanka Armeo (kontraŭ bolŝevismo), tial ili signife perdis sian influon en soveta socio, multaj estis reprezaliitaj aŭ devigitaj forlasi la landon.

En Norda Kaŭkazio miloj de kazakoj dum 1920-aj jaroj estis forpelitaj el siaj hejmoj por transdoni iliajn kampojn kaj bruton al la malriĉaj montaranoj, ĉefe inguŝoj, kiuj siavice estis deportitaj de tie en 1944 kaj devige anstataŭigitaj de osetoj. Poste, jam en 1980-1990-aj jaroj, tiu tereno iĝis kaŭzo de armitaj disputoj inter etnaj regionoj Osetio kaj Inguŝio.

Ekde Perestrojko en Rusio okazas renaskiĝo de kazakaj kulturo kaj tradicioj. Ŝtataj strukturoj subtenas tiun procezon.