Krásná Lípa (germaneSchönlinde) estas urbo de Ĉeĥio, en kiu vivas 3 413 loĝantoj (2023). Ekde la jaro 2000 la urbo estas sidejo de Administrado de Nacia parko Bohemia Svislando.
Krásná Lípa estas urbo situanta norde en Ĉeĥio, en nordorienta parto de distrikto Děčín. Ĝi situas sur supra fluo de rivero Křinice sur dislimejo de Nacia parko Bohemia Svislando kaj Luzacia montaro.
Sudetia krizo. Ĉeĥoslovakaj soldatoj en Krásná Lípa (oktobro de 1938)
Krásná Lípa estigis verŝajne en la dua duono de la 13-a jarcento sekve de koloniiga agado de Ronovcidoj, tiamaj posedantoj de la regiono. La unuaj ekloĝintoj estis verŝajne 30 familioj de koloniigistoj el Supra Frankonio. La unua skribmencio devenas el la jaro 1361, kiam kiel posedanto de la vilaĝo estas dokumentita Vaněk z Vartemberka. Kun alveno de reformacio Krásná Lípa estas en la jaro 1551 menciata kiel tuta evangelia. Je proksimume 100 jaroj pli poste sekvis plena reveno al katolikismo.
En la jaro 1731 la vilaĝo estis fare de imperiestro Karolo la 6-a avancita je kampurbo, en la sama tempo evoluis produkatado kaj prilaborado de tekstilo. Avanco je urbo okazis en la jaro 1870, kiam tekstila produkatado havis jam industrian karakteron (ekz. fadenuzino de Anton Friedrich). Je unu jaro pli baldaŭ estis al la municipo alkondukita fevojo.
Ĝis duono de 20-a jarcento la loĝantaro estis el granda plimulto de germana nacieco. Post la dua mondmilito estis devenaj malnovekloĝintojellandigitaj.