Krämpfer-ĝardenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krämpfer-ĝardenoj

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoErfurto

Vikimedia Komunejo:  Krämpfer Gärten (Erfurt) [+]
vdr
Krämpfer-ĝardenoj, Erfurto; fone la fakaltlerneja domo
moderna forcejo de la fakalternejo
ĉefa alternejenirejo kun busto de la hortikulturpioniro Christian Reichart

Krämpfer-ĝardenoj (germane Krämpfer Gärten) estas grandparte pejzaĝarkitektura klerigparko por studado kaj esplorado. Ĝi troviĝas je Leipziger Straße 77 en la nordokcidenta parto de Erfurto, Germanujo. Centras ene la Fakaltlernejo de Erfurto pri pejzaĝarkitekturo, hortikulturo kaj forstumado (germane: Fachhochschule Erfurt für Landschaftsarchitektur, Gartenbau und Forst).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo ja ĝuas pri hortikultura tradicio. Ĉar ĝi ekde la mezo de la 19-a jarcento uzitis fare de la semkultura entrepreno Haage & Schmidt. La fabriko detruitis en la Dua mondmilito. En 1949 malfermiĝis hortikultura trejnejo kiu en 1967 iĝis fakinĝeniera lernejo. Ĉefa tasko estis tiam, krom la disponigo de seminariejoj kaj studenta loĝhejmo, la kreo de instruaj ĝardenoj. La plantadan koncepton por la arboreto elfaris Günter Wuttke. Eblis kaj eblas por la studentoj studi lignajn specojn kaj iliajn uzojn: ankaŭ la belaj enparkaj aksoj estas verko de Wuttke.

Ekde 2003 iĝas eoste de la kampuso granda pejzaĝ(arkitektur)a-lernoparko kun modeloj de kulturoj kaj kultivadteknikoj kun daŭripovaj. Naturprotektada kaj komerca demandoj kvazaŭ egalrajte traktatas. Ĝi havas grandecon de 13 hektaroj konsistantaj el kvar sekcioj (krom demonstrejoj).[1]

Apartenas al tiu ĉi verda klerigcentro ankaŭ la porstudenta hejmo, la areoj de la lerna kaj prova ejaro (LVG) kaj administraciaj ejoj. La prova forcejo nombriĝas inter la plej modernaj siaspece en tuta Eŭropo (2500 kvadrametroj; 19 hejteblaj kabinoj).

Trafiko kaj monumento[redakti | redakti fonton]

Tramhaltejo de la EVAG antaŭ la park-enirejo sur Leipziger-strato portas la saman nomon.[2] Busto por hortikultura pioniro Christian Reichart staras malpost la altlerneja ĉefenirejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Borchardt kaj Horst Schumacher (eld.): Der Landschaftslehrpark der Fachhochschule Erfurt in den Krämpfer Gärten, Paulo Freire Verlag, 2006, ISBN 978-3-86585-602-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. T.e. (kun siaj germanaj nomoj): Parkplätze, Terrassengarten, Parlament der Bäume, Baumhain "Grüne Mitte".
  2. horartabulo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.