Kraľovany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kraľovany
hungare: Kralován
municipo
Oficiala nomo: Kraľovany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Dolný Kubín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Montaro Granda Fatro
Riveroj Oravo, Váh
Situo Kraľovany
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 08″ N 19° 07′ 44″ O / 49.15222 °N, 19.12889 °O / 49.15222; 19.12889 (mapo)
Areo 18,808152 km² (1 880,82 ha)
Loĝantaro 454 (31.12.2010)
Denseco 24,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Plej facila aliro Šíp
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 027 51
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj DK
NUTS 509744
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Kraľovany
Retpaĝo: www.kralovany.sk
Portalo pri Slovakio

Kraľovany (hungare Kralován) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kraľovany situas laŭ dekstra bordo de Váh ĉe kunfluejo de Oravo, laŭ ĉefvojoj kaj fervojoj Vrútky-Trstená kaj Ružomberok-Žilina. Dolný Kubín kaj Ružomberok troviĝas po 18 km, Martin 22 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la loko en 1241 en hungara formo "Kiralyihaza" (=domo de reĝo), ĉar laŭ la supozoj Béla la 4-a tie tranoktiĝis. La vilaĝa loknomo aperis en 1363. Tiam ĝi apartenis al Oravia burgo. La vilaĝo longe estis doganprena loko. En 1625 oni komputis tie 70 vilaĝanojn (14 familiojn), en 1715 160 vilaĝanojn (32 familiojn). En 1828 416 vilaĝanoj loĝis en 59 domoj. Komence de la 20-a jarcento la vilaĝo rericevis la mezepokan nomon Vágkirályházára pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 550 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kraľovany 469 homoj, (455 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]