Krakeno (Breco)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo temas pri biskvito. Por informoj pri la mara monstro, vidu la artikolon Krakeno (mitologio).

Bakeja ŝildo kun krakeno en la aŭstria distrikto Pongau
Krakeno[1][2] (germanlingve Brezel) estas sudgermana salita nodoforma bakaĵo el gistopasto, kiu antaŭ la bakado estis trempita en 3-5%an solvaĵon entenantan aŭ natrihidrogenkarbonaton (natron), natrihidroksidon aŭ natrikarbonaton (sodon). Per tio ekestas la specifa brunbrila surfaco kaj la tipa gusto, kiun oni ankaŭ nomas "sapeca".