Krakova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krakowiak)
Folk dancers in traditional costumes from Kraków (regarded as Polish national costumes).
Krakowiak rhythm on score.

La Krakova, aŭ en pola Krakowiak, estas rapida, sinkopa Pola popola danco en duobla tempo el la regiono de Krakovo kaj de Malgranda Pollando.[1] La popola vesto por tiu danco iĝis la nacia vesto de Pollando, ĉefe la rogatywka kun plumoj de pavo sur la pinto.[1]

Ĝi iĝis populara balĉambra danco en Vieno ("Krakauer") kaj en Parizo ("Cracovienne") kie, kun la polonaise kaj la mazurka, ĝi markis la senton de Romantismo de simpatio al pitoreska, dista kaj subpremata nacio. En Rusio krakowiak aperis en la verko de Miĥail Glinka nome Vivo por la Caro (1836) kaj ekde tiam ĝi iĝis identigebla simbolo de Poloj kaj de la Pola kulturo en la Rusia Imperio, ĉefp pro la ĉapo rogatywka.

La unua presita Krakowiak aperis en la albumo de Franciszek Mirecki por piano, "Krakowiak-oj proponitaj al la virinoj de Pollando" (Varsovio, 1816).

Frédéric Chopin produktis bravuran konĉerton krakowiak en sia Granda Konĉerto Rondo à la Krakowiak en F maĵora por piano kaj orkestro (Op. 14, 1828). Ankaŭ la lasta movimento de sia unua pianokonĉerto montras tiun dancon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Strój krakowski – jak wyglądał i do czego był wykorzystywany? (26a de Julio 2017). Alirita 13a de Aŭgusto 2018.
Arkivigite je 2008-04-20 per la retarkivo Wayback Machine