Krambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
krambo
Strandkål.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Brasikaloj Brasicales
Familio: Brasikacoj Bracisaceae
Genro: Krambo Crambe
Specio: C. maritima
Crambe maritima L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Krambo (latine Crambe) aŭ mara brasiko estas planta genro el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae). La genro konsistas el ĉirkaŭ 34 al 20 specioj, el kiuj ĉirkaŭ 10 specioj hejmiĝas en Eŭropo. Kelkaj specioj ekzemple la mara krambo estas uzataj kiel sovaĝa legomo kaj utilplanto. La krambo estas uzata ankaŭ por rekreskantaj krudmaterialoj antaŭ ĉio kiel oleplanto por ricevi oleojn kaj vaksojn.

Priskibo[redakti | redakti fonton]

La krambo-specioj estas plurjaraj plantoj, kiuj havas profundan pivotradikon. Ili havas malgrandajn blankajn florojn kun kvar petaloj tipe al la brasikacoj. La guŝoj enhavas po unu gloforma semo.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La disvastigareo de la kramboj estas Eŭrazio, Afriko kaj la makaroneziaj insuloj. La mara krambo troviĝas ĉe la maraj bordoj de la Atlantiko en okcidenta Eŭropo, ĉe la marbordoj de la Balta maro kaj de la Nigra maro. Crambe cordifolia hejmiĝas en la norda Kaŭkazo. Crambe kotschyana kreskas en Mezazio, la nordokcidenta Himalajo kaj la norda Irano kaj estas kultivata en Uzbekio. La Tatara krambo estas sovaĝa planto de la stepoj de orienta kaj suda Eŭropo. Endemio de la Kanariaj insuloj estas la malforta krambo (Crambe strigosa).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Crambe arborea
Crambe cordifolia
krambo (Crambe hispanica subsp. abyssinica)
malforta krambo (Crambe strigosa)
Tatara krambo (Crambe tataria)

La genro krambo havas ĉirkaŭ 34 speciojn, el kiuj ĉ. 10 hejmiĝas en Eŭropo:[1]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Escepte de abisina krambo, kiu pro sia alta enhavokvanto de eruka acido estas venena, la kramboj estas uzataj liel nutraĵ- kaj furaĝplanto. La mara krambo etas uzata kiel legomo. La pivotradikoj kaj rizomoj de C. kotschyana kaj Crambe cordifolia estas uzataj kiel furaĝplantoj. La tatara krambo verŝajne ludas rolon en la eŭropa antikvo kiel sovaĝa legomo.

La abisina krambo estas nur uzata kiel oleplanto. La planto etas uzata por fari ŝaŭmbremsanco en lavancoj (emulgatoroj), teknikaj oleoj kaj glitgrasoj. Krome el ili oni faras fibrojn, alkidrezinoj kaj moligancojn kaj por fari farmaciajn produktojn.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • B. Honermeier: Crambe. In: Klaus-Ulrich Heyland, Herbert Hanus, Ernst Robert Keller: Ölfrüchte, Faserpflanzen, Arzneipflanzen und Sonderkulturen. Handbuch des Pflanzenbaus Band 4, Eugen Ulmer KG, Stuttgart 2006; Seiten 179–184. ISBN 978-3-8001-3203-4

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Warwick S.I., Francis A. and Gugel R.K. (2009), Multinational Brassica Genome Project, Guide to Wild Germplasm of Brassica and Allied Crops (tribe Brassiceae, Brassicaceae), taxonomic Checklist and Life History, Ecological, and Geographical Data, tria eldono, Ontario, 2009, Online=Online PDF;427 kB}}
  2. Grüne Rohstoffe auf dem Vormarsch. In: research eu, Magazin des Europäischen Forschungsraums (rete)