Saltu al enhavo

Krampilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krampilo kaj vico da krampoj

Krampilo estas ilo por fiksi maldikajn aĵojn, inter si aŭ sur plata surfaco. Por fari tion, la krampilo metas krampojn.

La plej ofta uzo estas kunfiksi paperfoliojn.

Krampilo de McGill

Dum jarcentoj, en oficejoj, faskoj de paperfolioj estis kunigitaj diversmaniere. Foje oni fabrikis el la fasko binditan libron kaj stokis la librojn sur breton. Foje oni kunvolvis la faskon, ligis la volvaĵon per rubando aŭ leda rimeno, kaj stokis la volvaĵojn en skatolon.

Dum la 19a jarcento, la uzo de papero en oficejoj multe kreskis. Aperis bezono kunligi paperfoliojn per rimedo pli rapida kaj pli simpla.

La invento de krampilo progresis laŭ pluraj etapoj, dum la 19a jarcento, en Usono kaj Britio. La unua moderna oficeja krampilo, per kiu eblas fiksi paperfoliojn unuetape kaj unugeste, estis patentita en 1877 de Henry R. Heyl[1].

En 1879, George McGill patentis la unuan modelon de krampilo, kiu sukcese vendiĝis kaj disvastiĝis[2].

Tipoj de krampilo

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj tipoj de krampiloj:

Oficeja krampilo

[redakti | redakti fonton]

Oficeja krampilo havas supran brakon kaj malsupran brakon. La supra brako povas malfermiĝi. Ĝi enhavas risorton kaj rezervujon por la krampoj.

Oficeja krampilo uzas oficejajn krampojn. Oficeja krampo estas metala fadeno forme de renversita litero U. Oni enmetas vicon da krampoj en rezervujon ene de la supra brako.

Por krampi, oni englitas la randon de la paperfolioj inter la du brakojn. Oni abrupte manpremas la supran brakon, kiu puŝas la ekstremaĵojn de krampo tra la paperfolioj. La malsupra brako, ricevinte la du ekstremaĵojn de la krampo, trudtordas ilin ĝis plateco. La rezulto estas ke la du ekstremaĵoj de la krampo traboras la paperfoliojn kaj sube fleksiĝas por fiksi ilin.

Kelkaj modeloj de oficeja krampilo povas tute malfermiĝi, tiel ke oni uzas nur la supran brakon. Tion oni faras por fiksi paperon sur materialon sufiĉe dikan kaj ne tro malmola, ekzemple murtabelo el korko aŭ ligno.

Oficeja krampilo uzas la forton de la uzanto. Por dikaj paperfaskoj, aŭ por tre ofta uzado, ekzistas elektrikaj krampiloj. Por fabriki kajerojn kaj broŝurojn, ekzistas grandaj fortaj krampiloj. La oficejaj printiloj-kopiiloj ofte havas enan funkcion kiu krampas la ĵus produktitajn dokumentojn.

Malkrampilo

[redakti | redakti fonton]

Malkrampilo estas ilo uzata por forigi krampon el unu aŭ pluraj paperfolioj.

Krampilo kun leviero

[redakti | redakti fonton]

Krampilo kun leviero havas nur la supran brakon. Por krampi, oni abrupte puŝas malsupren la levieron. Per tia krampilo oni fiksas maldikan materialon sur materialon sufiĉe dika por ke la ekstremaĵoj de la krampo ne tute traboras. Oni uzas ĝin ekzemple por fabriki keston el kartono, por fiksi la fundon de ŝranko aŭ tirkesto, por fiksi surmuran teksaĵon.

Ekzistas modeloj kiuj ne enhavas risorton, sed longan levieron. Ĉar ili estas pli simplaj, ili estas pli fortikaj kaj longdaŭraj.

Industria krampilo

[redakti | redakti fonton]

En industrio, la krampoj estas multe pli grandaj kaj fortaj.

Krampilo sen krampo

[redakti | redakti fonton]

Krampilo sen krampo estas ilo uzita kiel ordinara oficeja krampilo, sed ĝi ne bezonas krampojn. Ĝi eltranĉas pecon de la paperfolioj kaj faldas ĝin, kio kuntenas la foliojn. Oni ne bezonas aĉeti krampojn. La paperfolioj estas malpli forte kunligitaj.

Kirurgia krampilo estas kirurgia ilo. Oni uzas ĝin por fermi vundon aŭ por fari anastomozon, tio estas kunigi du partojn de la korpo (ekzemple post forigo de peco de intesto, oni faras intestan anastomozon, kunigante la du restantajn partojn).

Kirurgia krampilo uzas krampojn sterilizitajn kaj taŭgajn por uzado en la homa korpo. La materialo povas esti titanorustorezista ŝtalo por minimigi riskon de imuna reago kaj faciligi cikatriĝon. En kelkaj modeloj, la krampoj estas el speciala materialo kaj de si mem malaperos post kelkaj semajnoj[3].

Kompare al kirurgia kudrado per fadeno kaj kudrilo, la uzo de kirurgia krampilo estas pli rapida, kio mallongigas la operacion. En kelkaj kazoj, la aspekto estas malpli bona[4]. En aliaj kazoj, infektoj estas iomete pli oftaj [5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]