Krano
Krano estas aparato adaptita ĉe tubo, kiu permesas regi la fluadon de fluaĵo aŭ gaso en ĉi tiu tubo, aŭ per manmanovrebla radeto, aŭ per elektra motoro.
Domaj kranoj
Plej uzataj kranoj estas la domaj akvokranoj. Ili aperis je la komenco de la 20-a jarcento kun la disdonado de akvo. Unue estis nur krano por malvarma akvo en la kuirejo, fermita per ŝraubo manovrata per X-forma turnilo.
Kiam aperis la varma akvo, oni distingigis la kranojn per ruĝa rondeto sur la varmakva kaj blua rondeto sur la malvarmakva.
-
Elkranita biero.
-
moderna lavujo kun kranoj por akvo varma kaj malvarma.
-
Japana krano (pli oportuna por trinki el ĝi)
-
Moderna miksanta krano