Saltu al enhavo

Krapkowice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krapkowice

Blazono

Blazono
urbo
Krapkowice (Pollando)
Krapkowice (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Krapkowic
Provinco Opolio
Distrikto distrikto Krapkowice
Komunumo Krapkowice
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 50° 28′ N, 17° 58′ O (mapo)50.46666666666717.966666666667Koordinatoj: 50° 28′ N, 17° 58′ O (mapo)
Areo 21 km²
Loĝantaro 15786 (en 2021)
Loĝdenso 752 loĝ./km²
Poŝtkodo 47-300 oraz dzielnicy Otmęt 47-303
Telefona antaŭkodo 77
Aŭtokodo OKR
TERYT 5162305024
Estro Piotr Solloch
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. 3 Maja 17
Poŝtkodo de estraro 47-303
Ĝemelaj urboj (Germanio) Wissen
(Germanio) Neugersdorf
(Usono) Camas
(Usono) Hillsboro
(Ĉeĥio) Lipová-lázně
(Pollando) Zabierzów
(Ukrainio) Rohatino
(Pollando) Morawica
Komunuma retejo http://www.krapkowice.pl
vdr

Krapkowice (germane Krappitz) estas urbo en la nuna provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 15 786 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 752 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Krapkowice kaj troviĝas sur ambaŭ riverbordoj de Odro, sur la iama Sukcena vojo. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.

Jam ekde la bronzepoko, la regiono situis ĉe la Sukcena Vojo, kiu ligis la Baltan Maron kun la Mediteraneo. En la epoko de la Romia Imperio, aparte forte uziĝis la parto de la delto de la rivero Vistulo norde kaj la kastro Carnuntum en la romia provinco Panonio en nuna Aŭstrio sude. Ekde la 3-a/4-a jarcento pruveblas spuroj de ĝermana loĝado, ekde la 9-a jarceto ankaŭ spuroj de slava setlado. Dum la 13-a jarcento ĉe tiu loko en 1204 ekestis slava vilaĝo nomita Chrapkowice, kiu nur estis dumtempa. Inter 1281 kaj 1294 ĉe la sama loko fondiĝis urbeto Crapicz. Ekde 1327 la regiono kiel feŭdo estas parto de la germanlingva Bohemia kronlando kaj la urbo ekde tiu tempo baze germanlingve nomiĝis Krappitz. En 1532 la feŭdo finiĝis kaj la regiono rekte restas parto de la Bohemia kronlando, kiu mem jam ekde 1526 estas parto de la habsburga regno Aŭstrio. En 1742 la urbo kaj regiono kiel parto de Prusa Silezio transiris de la Aŭstra imperio de la Habsburga monarkio al la same germanlingva reĝlando Prusio. Ekde 1816 ĝi estis parto de la loka distrikto Landkreis Oppeln kaj principe en la 19-a jarcento bone evoluis, kvankam incendioj de la jaroj 1841, 1852 kaj 1854 la epidemio de ĥolero en 1866 ankaŭ bremsis la evoluon. En 1871 la urbo kaj regiono kiel la tuta Prusa Silezio kaj reĝlando Prusio kunaliĝis al la Germana Imperiestra Regno, kaj ĝis 1945 restis parto de la Germana Regno, ekde 1918 de la Vajmara Respubliko. Tiam ĝi kiel la tuta Prusa Silezio transdoniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko, la germana loĝantaro estis komplete forpelita ĝis 1946 kaj la urbo per komunisma komisiono por trovo de loknomoj ricevis novan polan nomon Krapkowice, kiu estis inspirita de la historia vilaĝo komence de la 13-a jarcento.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]