Krasnokamenko (Jalta municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krasnokamenko)
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Krasnokamenko
ruse Краснокаменка
ukraine Краснокам’янка
krime-tatare Qızıltaş
Apartenas al: Jalta municipo, Gurzufa komunumo
Koordinatoj: 44° 34′ N, 34° 17′ O (mapo)44.56388888888934.287222222222Koordinatoj: 44° 34′ N, 34° 17′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300 m
Loĝantaro: 1050 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98646
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Kiziltaŝ

Oficiala paĝaro nekonata

Krasnokamenko (Krimeo)
Krasnokamenko (Krimeo)
DMS
Krasnokamenko
Krasnokamenko
Krasnokamenko
Situo de Krasnokamenko sur la mapo de Krimeo
Krasnokamenko (Jalto)
Krasnokamenko (Jalto)
DMS
Krasnokamenko
Krasnokamenko
Krasnokamenko
Situo de Krasnokamenko sur la mapo de la Jalta municipo (la Gurzufa komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Krasnokamenko (antaŭ la jaro 1945 nomata Kiziltaŝ, ruse Краснокаменка, ukraine Краснокам’янка, krime-tatare Qızıltaş) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, apartenas al la Gurzufa komunumo. La loĝloko troviĝas iom super la aŭtovojo Jalto-Simferopolo kaj estas ligita buse kaj trolebuse al Gurzufo kaj Jalto. En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 1 mil homoj, plejparte rusoj kaj ukrainoj.

La loĝloko ricevis sian nomon pro la roko "Ruĝa Ŝtono", kiu troviĝas apude - grandega brunruĝa kalkoŝtono 72 metrojn alta kaj kovranta la areon de 125 m². En mezepoko sur la roko troviĝis eta fortikaĵo, kiu gardis la mont-pasejon Gurbet-dereb-bogaz, kiu kondukis al la valo de la rivero Kaĉo.

En la loĝloko troviĝas filio de vin-farejo "Gurzufo", ĉirkaŭ la loĝloko multas vitejoj kaj plantejoj de lavendo. Ĉirkaŭ la loĝloko oni kultivas la vinber-specon, kiu estas uzata por produktado de unu el la plej famaj vinoj en la mondo - la t.n. "Blanka moskatelo de la Ruĝa Ŝtono" (produktata de la Masandra vinfarejo).

En Krasnokamenko estas mezlernejo, infanĝardeno, biblioteko kaj kulturcentro. Tra la loĝloko pasas unu el la plej popularaj turismaj padoj por atingi la plej altan monton de Krimeo - Romankoŝon.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje