Kratero (ceramiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kratero (ujo))
Kratero en la Muzeo de Zaragozo. 1-a jarcento a.K.

Kratero (en greka: κρατήρ, kratēr, el la verbo κεράννυμι, keránnymi, "miksi") estas granda vazo kiu estis uzita en antikva epoko por miksi vinon kaj akvon kiel estis kutimo en Antikva Grekio.

Laŭ Francisko Azorín Kratero estas Pokalsimila ujo kun ansoj, argila aŭ metala, uzita de grekoj k. romanoj por enteni miksajn trinkaĵojn.[1] Li indikas etimologion el la greka krater (miksujo).[2]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La krateroj estis fabrikitaj el koto aŭ el valoraj metaloj kun diversaj formoj laŭ la plaĉo ĉu de la artisto aŭ de la klineto. Ĉiel ili havis ĉiam tre larĝan buŝon. La plej disvastigitaj formoj trovitaj en arkeologiaj elfosaĵoj estas la jenaj:

Kolonkratero, kun vertikalaj ansoj, finigitaj per horizontala elstaraĵo. Estas la plej antikva formo.
Helika kratero. Kies ansoj, elstare super la buŝo, formas helikojn, tio estas, spiralajn aŭ helikformojn.
Kalika kratero, similaj al la kaliko de la floroj kies profilo havas formon preskaŭ de kapaltera trapezo. Estas pli moderna tipo.
Kratero de sonorilo, kun elstaraj ansoj direktitaj supren kaj kun formo de kapaltera sonorilo. Estas tipo plej malfrua.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 119.
  2. Azorín, samloke.